Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov. "Kio koncernas la komunumon", respondis li, "vi prefere parolu pri gxi kun via frato. Li nun, sxajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj."
"La familio, fine, la familio, tia, kia gxi ekzistas cxe niaj kamparanoj!" kriis Pauxlo Petrovicx.
"Ankaux cxi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj! Sekvu mian konsilon, Pauxlo Petrovicx, vi pripensu unu, du tagojn, - en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu cxiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni..."
"Ridos cxion", finis la frazon Pauxlo Petrovicx.
"Ne, ni trancxos ranojn. Ni iru, Arkadio; gxis la revido, sinjoroj."
Ambaux amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian.
"Jen", komencis, fine, Pauxlo Petrovicx, "nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!"
"Niaj posteuloj", ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petrovicx. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaux sur flamantaj karboj, kaj nur kasxe melankolie rigardis Arkadion. "Cxu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Sxi kriis, ne volis min auxskulti... Fine mi diris al sxi: 'Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.' Sxi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: 'Kion fari? La pilolo estas maldolcxa, tamen oni devas gxin engluti.' Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: 'Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon'."
"Vi estas tro bonkora kaj modesta", respondis Pauxlo Petrovicx, "mi, kontrauxe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnovigxinta, kaj ni ne posedas ilian bravacxan memfidon... Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas cxe la tablo: 'Kian vinon vi deziras, rugxan aux blankan?' ili respondas: 'Mi havas la kutimon preferi la rugxan, per basa vocxo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaux la tuta universo rigardus ilin en cxi tiu momento..."
"Vi ne deziras plu teon?" diris Fenicxka, ensxovinte la kapon tra la pordo: sxi ne kuragxis eniri, dum en la salono sonis la vocxoj de la disputantoj.
"Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron", respondis Nikolao Petrovicx kaj levigxis renkonte al sxi. Pauxlo Petrovicx diris al li simple: bon soir kaj sin direktis al sia kabineto.
Cxapitro XI
Post duonhoro Nikolao Petrovicx iris en la gxardenon, en sian amatan lauxbon. Malgxojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundajxon, kiu apartigis lin de la filo; li antauxsentis, ke kun cxiu tago gxi pli kaj pli grandigxos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li auxskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li gxojis, kiam li sukcesis meti ankaux sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li - kaj metinte flanke cxiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni... La junecon? Ne: ne sole la junecon. Cxu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni?
Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj frotis la vizagxon per la mano.