Читаем Patroj kaj filoj полностью

Pauxlo Petrovicx paligxis.

"Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aux senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. Mi diris tion al Arkadio en la dua tago post lia alveno, mi ripetas tion nun al vi. Cxu ne vere, Nikolao?"

Nikolao Petrovicx jese balancis la kapon.

"Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj", ripetis dume Bazarov, "kiom da fremdaj por la rusoj... kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin."

"Kion ili bezonas, laux via opinio? Kiam oni auxskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster gxiaj legxoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas..."

"Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen gxi."

"Kiel?"

"Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian busxon, kiam vi estas malsata. Por kio cxiuj cxi abstraktajxoj?"

Pauxlo Petrovicx eksvingis la manojn.

"Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malsxati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?"

"Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malsxatas la auxtoritatojn", sin miksis Arkadio en la disputon.

"Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila", respondis Bazarov. "En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas."

"Cxion?"

"Cxion."

"Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion... sed ankaux... terure estas diri..."

"Cxion", kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov.

Pauxlo Petrovicx fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon.

Arkadio rugxigxis pro plezuro.

"Tamen, permesu", ekparolis Nikolao Petrovicx. "Vi cxion neas, aux pli gxustadire, vi cxion detruas... Sed oni devas ankaux konstrui."

"Tio ne estas nia afero... Antauxe oni devas purigi la lokon."

"La nuntempa stato de la popolo tion postulas", grave aldonis Arkadio. "Ni devas plenumi cxi tiujn postulojn, ni ne havas la rajton zorgi pri la kontentigxo de la propra egoismo."

La lasta frazo, oni povis rimarki, ne placxis al Bazarov; gxi havis odoron de la filozofio, tio estas de la romantismo, cxar Bazarov ankaux la filozofion nomis romantismo, sed li ne trovis necesa refuti sian junan lernanton.

"Ne, ne!" ekkriis Pauxlo Petrovicx kun subita eksplodo, "Mi ne volas kredi, ke vi, sinjoroj, efektive konas la rusan popolon, ke vi estas reprezentantoj de gxiaj bezonoj, de gxiaj deziroj. Ne, la rusa popolo ne estas tia, kia vi imagas gxin. Gxi pie respektas la tradicion, la familion, gxi ne povas vivi sen kredo..."

"Mi ne diskutos kontraux tio", interrompis Bazarov, "mi ecx estas preta konsenti, ke en tio vi estas prava."

"Kaj se mi estas prava..."

"Tamen tio cxi pruvas nenion."

"Jes, pruvas nenion", ripetis Arkadio kun memcerteco de sperta sxakludanto, kiu antauxvidis, sxajne lertan pasxon de la kontrauxulo, kaj tial tute ne konfuzigxis.

"Kiamaniere tio pruvas nenion?" murmuris Pauxlo Petrovicx mirigite. "Do vi marsxas kontraux via popolo?"

"Ecx se estus tiel?" ekkriis Bazarov. "La popolo kredas, ke kiam tondras, la profeto Elio promenas en la cxielo en kalesxo. Do? Cxu mi devas konsenti kun gxi? Krom tio, gxi estas rusa, kaj cxu mi mem ne estas ruso?"

"Ne, post cxio, kion vi jxus diris, vi ne estas ruso! Mi ne povas opinii vin ruso."

"Mia avo plugis la teron", fiere respondis Bazarov. "Demandu iun ajn el viaj kamparanoj, kiun el ni du, vin aux min, li pli volonte nomos sia samlandano. Vi ne scias ecx paroli kun li."

"Kaj vi parolas kun li kaj samtempe malestimas lin."

"Kial ne, se li meritas malestimon? Vi mallauxdas mian vidmanieron, sed kiu diris al vi, ke gxi estas en mi okaza, ke gxi ne estas kauxzita de la sama popola spirito, por kiu vi tiel batalas?"

"Kompreneble! Tre necesaj estas la nihilistoj!"

"Cxu ili estas necesaj, aux ne, ne estas nia afero decidi. Ankaux vi ja opinias vin ne senutila."

"Sinjoroj, sinjoroj, mi petas vin, lasu la personojn!" ekkriis Nikolao Petrovicx kaj levigxis.

Pauxlo Petrovicx ekridetis kaj metinte la manon sur la sxultron de l' frato, devigis lin ree sidigxi.

"Estu trankvila", diris li. "Mi ne forgesos min, gxuste pro la sento de la memestimo, kiun tiel senkompate mokas la sinjoro... la sinjoro doktoro. Permesu", dauxrigis li, sin turnante ree al Bazarov, "eble vi pensas, ke via doktrino estas nova? Vane vi imagas tion. La materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj cxiam bankrotis..."

"Ree fremda vorto!" interrompis lin Bazarov. Li komencis koleri, kaj lia vizagxo ekhavis kupran kaj vulgaran koloron. "Antaux cxio ni nenion predikas, tio ne estas nia kutimo."

"Kion do vi faras?"

"Jen kion ni faras. Iam, antaux nelonge, ni diris, ke niaj oficistoj estas korupteblaj, ke ni posedas nek vojojn, nek komercon, nek tauxgajn jugxajn instituciojn..."

"Jes, jes, vi estas akuzantoj; tiaj, sxajnas, oni nomas vin. Mi konsentas kun multaj el viaj akuzoj, sed..."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза