Nikolao Petrovicx konigxis kun Fenicxka en la sekvanta maniero. Foje, antaux tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la cxambro, kiun oni donis al li, la fresxeco de la lita tolajxo: "Cxu la mastrino estas germanino?" pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolcxa vizagxo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun sxi, trinkante teon; sxi tre placxis al li. Nikolao Petrovicx tiam jxus translogxigxis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn kiel servistojn, sercxis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al sxi plenumi en lia domo la rolon de l' ekonomino; sxi konsentis. Sxia edzo mortis antaux longe, lasinte al sxi unu filinon Fenicxkan. Post du semajnoj Arina Savisxna, tia oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj eklogxis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petrovicx estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Fenicxka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj sxin vidis: sxi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimancxoj en la parohxa pregxejo Nikolao Petrovicx rimarkis la delikatan profilon de sxia blanka vizagxo. Tiel pasis pli ol unu jaro.
Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, cxu li povas helpi al sxia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petrovicx kiel cxiuj bienuloj, vivantaj cxiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj ecx venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas sxin, Fenicxka forte ektimis, tamen sxi iris kun la patrino. Nikolao Petrovicx kondukis sxin al la fenestro kaj prenis sxian kapon per ambaux manoj. Esplorinte bone sxian okulon, rugxan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj dissxirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Fenicxka atente auxskultis lin kaj kiam li finis, sxi volis foriri. "Kisu la manon de la sinjoro, malsagxa infano!" diris al sxi Arina. Nikolao Petrovicx ne donis al sxi la manon, kaj konfuzita mem kisis sxian klinitan kapon je la hardisigxo. La okulo de Fenicxka baldaux resanigxis, sed la impreso, farita de sxi je Nikolao Petrovicx, malaperis ne baldaux. Li sencxese vidis spirite cxi tiun puran, delikatan, time levitan vizagxon; li sentis sub siaj manoj sxiajn molajn harojn, vidis sxiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l' suno sxiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi sxin en la pregxejo, penis plej ofte ekparoli kun sxi. En la komenco sxi estis iom sovagxa, kaj foje, antaux la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, sxi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Sxi kasxis sin tie, por ke li ne vidu sxin. Li rimarkis sxian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie sxi rigardis, kiel sovagxa besteto, kaj amike kriis al sxi: "Bonan tagon, Fenicxka! Mi ne mordas." "Bonan tagon", respondis sxi, ne forlasante sian kasxejon. Iom post iom sxi komencis kutimi al li, sed cxiam ankoraux estis konfuzita en lia cxeesto. Subite sxia patrino Arina mortis pro hxolero. Kion devis fari Fenicxka? Sxi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed sxi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petrovicx estis tiel bona kaj delikata... Senutile estus rakonti la ceteron...
"Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi!" demandis sxin Nikolao Petrovicx. "Li ekfrapis kaj eniris?"
"Jes".
"Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos." Nikolao Petrovicx komencis levi la filon preskaux gxis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu cxe cxiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudigxintaj piedetoj.
Pauxlo Petrovicx revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovagxa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapigo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun librosxranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo... Li sin jxetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaux kun malespero rigardante la plafonon. Cxu tial, ke li deziris kasxi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizagxo, aux pro alia kauxzo, li levigxis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin jxetis sur la kanapon.
Cxapitro IX
En la sama tago Bazarov konigxis kun Fenicxka. Li promenis kun Arkadio en la gxardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis.