Читаем Patroj kaj filoj полностью

Pauxlo Petrovicx restis sola, kaj nun tre atente cxirkauxrigardis. La malgranda, malalta cxambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En gxi odoris la planko, antaux nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris segxoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis acxetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontrauxa angulo brulis lampo antaux malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun rugxa rubando pendis ligita al la auxreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitajxoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Fenicxka propramane skribis per grandaj literoj: "grosoj." Nikolao Petrovicx tre amis tiun cxi konfitajxon. Sub la plafono, sur longa sxnureto pendis kagxo kun mallongvosta fringelo; sxi sencxese pepis kaj saltis kaj la kagxo sencxese balancigxis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petrovicx en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografajxo de Fenicxka mem: senokula vizagxo nenature ridis en nigra kadro - nenion plu oni povis distingi. Super Fenicxka la generalo Jermolov, en cxerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kauxkazo el sub silka sxueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

Pasis kvin minutoj; en la najbara cxambro estis auxdebla bruo de pasxoj kaj murmureto. Pauxlo Petrovicx prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da pagxoj... La pordo malfermigxis, kaj eniris Fenicxka kun Mitja sur la brakoj. Sxi surmetis al li rugxan cxemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj visxis lian vizagxon: li malfacile spiris, penis sin elsxiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras cxiuj sanaj infanoj; sed la eleganta cxemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizagxo. Fenicxka ordigis ankaux siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed sxi povis resti, kia sxi estis. Efektive, cxu estas en la mondo io pli cxarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

"Kia bravulo", diris karese Pauxlo Petrovicx kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

"Tio estas via onklo", diris Fenicxka, klininte al li sian vizagxon kaj delikate balancis lin, dum Dunjasxa kasxe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub gxi kupran grosxon.

"Kiom da monatoj li havas?" demandis Pauxlo Petrovicx.

"Ses monatojn; la dek-unuan de cxi tiu monato li komencos la sepan."

"Cxu ne la okan, Feodosia Nikolavna?" ne sen konfuzo sin miksis Dunjasxa en la interparolon.

"Ne, la sepan; kion vi diras!"

La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj.

"Petolulo", diris Fenicxka, ne forigante sian vizagxon de liaj fingroj.

"Li similas mian fraton", rimarkis Pauxlo Petrovicx.

Kiun li povus simili? pensis Fenicxka.

"Tio estas via onklo", ripetis sxi, jam per murmureto.

"A! Pauxlo! Jen kie vi estas!" eksonis subite la vocxo de Nikolao Petrovicx.

Pauxlo Petrovicx rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel gxoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.

"Bravan knabon vi havas", diris li kaj ekrigardis la horlogxon: "mi venis cxi tien, por mendi teon..." Kaj prenante indiferentan esprimon, Pauxlo Petrovicx tuj forlasis la cxambron.

"Cxu li venis ne invitite?" demandis Fenicxkan Nikolao Petrovicx.

"Jes. Li ekfrapis kaj eniris."

"Kaj Arkasxa ne estis plu cxe vi!"

"Ne. Cxu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petrovicx?"

"Por kio?"

"Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo."

"N... ne", diris Nikolao Petrovicx kun sxanceligxo kaj frotis sian frunton. "Tion oni devis pri frue... Bonan tagon, grasulo", diris li subite vivigxante kaj proksimigxinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Fenicxka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la rugxa cxemizo de Mitja.

"Nikolao Petrovicx! Kion vi faras!" murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste sxi malrapide relevis ilin... cxarma estis la esprimo de sxiaj okuloj, kiam sxi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза