Anstataux respondi Nikolao Petrovicx cxirkauxprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaux ol Pauxlo Petrovicx decidigxis plenumi sian intencon. Sed unu fojon eklogxinte en la kamparo, li ne forlasis sxin plu, ecx dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petrovicx pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li arangxis laux la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la busxon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimigxante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Cxi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; cxi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj cxiam logxis en la plej bona cxambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone mangxis kaj ecx foje tagmangxis kun Wellington cxe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li cxiam kunprenis vojagxan argxentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li cxiam odoris eksterordinarajn, admirinde "noblajn" parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj cxiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriprocxebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin cxarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.
"Vi do vidas, Eugeno", diris Arkadio, finante sian rakonton, "kiel maljuste vi jugxis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li cxiam estas preta helpi iun ajn kaj cxiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon..."
"Konata afero: la nervoj", interrompis Bazarov.
"Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi... precipe... precipe pri la rilatoj al la virinoj."
"Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!"
"Unuvorte", dauxrigis Arkadio, "li estas profunde malfelicxa, kredu al mi; malestimi lin estas peko."
"Sed kiu malestimas lin?" respondis Bazarov. "Malgraux cxio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li tauxgas plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfelicxa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsagxo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj."
"Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis", rimarkis Arkadio.
"Lian edukon?" interrompis Bazarov. "Cxiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple... Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de gxi? Prefere gxi dependu de mi. Ne, mia kara, cxio cxi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en gxi la enigma rigardo, kia vi nomis gxin? Cxio cxi estas romantismo, sensencajxo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon."
Ambaux amikoj iris en la cxambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.
Cxapitro VIII