Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versajxojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo."

"Mia patro estas orkora homo."

"Cxu vi rimarkis, ke li sentas sin gxenata!"

Arkadio jese balancis la kapon, kvazaux li mem sentus nenian gxenon.

"Strangaj homoj", dauxrigis Bazarov, "estas cxi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiaux! En mia cxambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermigxas. Tamen oni ne devas malsxati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!"

Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis gxoja sento. Dolcxe estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegorovnan, eksopiris kaj deziris al sxi la cxielan felicxon... Por si mem li ne pregxis.

Ambaux amikoj baldaux ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petrovicx. Li kusxigxis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur largxa apogsegxo, antaux la kameno, en kiu bruletis sxtonkarbo. Pauxlo Petrovicx ne senvestigis sin, li nur anstatauxis la lakitajn duonsxuojn per hxinaj rugxaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de Galignani, sed li ne legis; li fikse rigardis la fajrujon, kie jen mortante, jen ekflamante, tremis blueta fajro... Dio scias, kie vagis liaj pensoj, sed ne sole en la tempo estinta ili vagis: la esprimo de lia vizagxo estis absorbita kaj malgaja, kio ne okazas, kiam oni pensas nur pri rememoroj. Kaj en malgranda posta cxambro, sur granda kofro, sidis juna virino en blua mallonga mantelo kun blanka tuko sur la nigraj haroj. Tio estis Fenicxka. Sxi jen auxskultis, jen dormetis, jen rigardis la malfermitan pordon, post kiu estis videbla infana lito kaj estis auxdebla egala spirado de dormanta infano.

Cxapitro V

En la sekvinta mateno Bazarov vekigxis la unua kaj eliris el la domo. Eh, pensis li, cxirkauxrigardante, la regiono ne estas tre bela! Kiam Nikolao Petrovicx fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruajxoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, logxejojn por la servistoj, stalojn k. t. p., fosis lageton kaj du putojn, plantis gxardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektigxis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole lauxbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en gxi trinkis teon kaj tagmangxis. Bazarov en la dauxro de kelke da minutoj trakuris cxiujn vojetojn de la gxardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj konigxis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marcxo, unu verston de la domo, por kapti ranojn.

"Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro?" demandis lin unu el la knaboj.

"Jen por kio", respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: "Mi distrancxos ranon kaj vidos, kio farigxas en gxia interno; ankaux vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj pasxas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigxas en nia interno."

"Por kio vi bezonas tion scii?"

"Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin."

"Vi do estas doktoro?"

"Jes".

"Vasjka, auxskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!"

"Mi timas la ranojn", diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.

"Kial timi ilin? Cxu ili mordas?"

"Iru en la akvon, filozofoj!" interrompis ilin Bazarov. Dume, ankaux Nikolao Petrovicx vekigxis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, sxirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldaux aperis knabino, la sama, kiu hieraux la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallauxta vocxo:

"Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Sxi ordonis demandi, cxu vi mem preparos la teon, aux cxu oni devas alsendi Dunjasxan!"

"Mi versxos mem", rapide respondis al sxi Nikolao Petrovicx.

"Vi, Arkadio, cxu vi trinkas la teon kun kremo aux kun citrono?"

"Kun kremo", respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: "Kara patro?"

Nikolao Petrovicx konfuzite ekrigardis la filon.

"Kio?" diris li.

Arkadio mallevis la okulojn.

"Pardonu, kara patro, eble mia demando sxajnos al vi ne konvena", komencis li, "sed vi mem per via hierauxa malkasxemo ekscitas min al malkasxemo... cxu vi ne koleros?..."

"Parolu!"

"Vi kuragxigas min demandi... Cxu Fen... cxu sxi tial ne venas versxi la teon, ke mi estas cxi tie?"

Nikolao Petrovicx sin iom deturnis.

"Eble", diris li fine, "sxi supozas... sxi hontas..."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза