Читаем Patroj kaj filoj полностью

La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendigxis gxis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie cxi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l' tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaux riveretojn kun desxiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilagxojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forsxiritaj; mizerajn garbejojn, por drasxi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj drasxejoj; jen masonitajn pregxejojn kun defalanta stukajxo, jen lignajn kun klinigxintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaux intence cxiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn cxevalacxojn: kvazaux almozuloj en cxifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forsxirita sxelo kaj rompitaj brancxoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pincxis herbon en la apudvojaj kavoj. Sxajnis, ke ili jxus sin elsxiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun gxiaj negxblovoj, frostoj kaj glacioj... Ne, pensis Arkadio, ne ricxa estas tiu cxi regiono, gxi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, gxi ne povas, ne povas resti tia... reformoj estas necesaj... sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?... Tiel meditis Arkadio... kaj dum li meditis, la printempo dauxrigis sian venkan iron. Cxio cxirkauxe estis ore verda, cxio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolcxa spiro de la varmeta vento, cxio, - la arboj, la arbetoj, la herboj; de cxie flugis la seninterrompaj triloj de la alauxdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraux malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj... Li dejxetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petrovicx ree cxirkauxprenis lin.

"Nun ni estas jam proksime", diris Nikolao Petrovicx, "kiam ni atingos cxi tiun altajxon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj felicxe vivos kune, Arkasxa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun farigxi intimaj, bone ekkoni unu la alian, cxu ne vere?"

"Certe, respondis Arkadio, "sed kia bela tago!"

"Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Pusxkin. Cxu vi memoras la versojn en Eugeno Onegin:

Malgxoj' por mi via aper'.

Printemp', printemp' de l'am' la temp!

Ho kia..."

"Arkadio", eksonis el la tarantaso la vocxo de Bazarov, "sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon."

Nikolao Petrovicx eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin auxskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la posxo skatoleton argxentan kun alumetoj kaj sendis gxin al Bazarov per Petro.

"Eble vi deziras cigaron?" ree kriis al li Bazarov.

"Donu", respondis Arkadio.

Petro revenis en la kalesxon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante cxirkaux si tiel fortan kaj acidan odoron de nefresxa tabako, ke Nikolao Petrovicx, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.

Post kvaronhoro ambaux kalesxoj haltis antaux la perono de nova ligna domo, grize kolorita kaj kovrita per fera, rugxa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaux la "Nova Farmbieno", aux - de la kamparanoj - "Orfdomo."

Cxapitro IV

Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post sxi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj - la servisto de Pauxlo Petrovicx. Li silente malfermis la pordon de la kalesxo kaj demetis la antauxtukon de la tarantaso. Nikolao Petrovicx kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskaux senmebla cxambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kasxis juna virina vizagxo, en salonon, jam moderne meblitan.

"Jen ni estas hejme", diris Nikolao Petrovicx demetante sian cxapon kaj skuante la harojn. "La cxefa afero nun estas vespermangxi kaj ripozi."

"Vere, ne malbone estus ion mangxi", rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidigxante sur kanapo. "Jes, jes, oni donu la vespermangxon, oni donu plej baldaux. Nikolao Petrovicx, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. "Jen venas Prokoficx gxustatempe."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза