Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Ne grave, ne grave", diris Kirsanov, batante per la mano la kolumon de la mantelo de l' filo kaj la propran palton. "Montru vin, montru vin", aldonis li, iom malproksimigxante kaj tuj iris per rapidaj pasxoj al la gastejo, kriante: "Cxi tien, cxi tien, kaj rapide la cxevalojn!"

Nikolao Petrovicx sxajnis multe pli kortusxita, ol la filo; li estis kvazaux konfuzita, timigita. Arkadio haltigis lin. "Kara patro", diris li, "permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov, pri kiu mi tiel ofte skribis al vi. Li estas tiel gxentila, ke li konsentis gasti cxe ni dum iom da tempo." Nikolao Petrovicx rapide sin turnis kaj iris al altkreska junulo en longa mantelo, ornamita per sxnurgalonoj, kiu jxus desaltis de la tarantaso; li forte skuis lian sengantan rugxan manon, kiun Bazarov ne tuj etendis al li.

"Mi tre gxojas", komencis li, "kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas... volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro."

"Eugeno Vasilicx", respondis Bazarov per malrapida, sed forta vocxo, kaj demetinte la kapucxon, montris al Nikolao Petrovicx sian tutan vizagxon. Gxi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangxaroj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, gxi montris memfidon kaj inteligentecon. "Mi esperas, kara Eugeno Vasilicx, ke vi ne enuos cxe ni", dauxrigis Nikolao Petrovicx.

La maldikaj lipoj de Bazarov apenaux malfermigxis, sed li respondis nenion kaj ne levis la cxapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kasxis la vastajn konveksajxojn de lia granda kranio.

"Do Arkadio", sin turnis Nikolao Petrovicx al la filo, "cxu oni devas tuj jungi la cxevalojn? Au eble vi volas iom ripozi?"

"Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi."

"Tuj, tuj", konsentis la patro. "He, Petro, cxu vi auxdas? Arangxu rapide la aferon."

Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataux veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis cxe la pordego.

"Mi estas cxi tie en kalesxo, sed ni havas cxevalojn ankaux por via tarantaso", diris kun sxanceligxo Nikolao Petrovicx, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l' gastejo alportis al li en fera krucxo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimigxis al la veturigisto, kiu maljungis la cxevalojn.

"Sed", dauxrigis Kirsanov, "nur du lokoj estas en mia kalesxo, kaj mi ne scias kiel via amiko..." "Li veturos en la tarantaso", interrompis lin duonvocxe Arkadio. "Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos."

La kocxero de Nikolao Petrovicx elkondukis la cxevalojn.

"Movigxu, dikbarbulo!" sin turnis Bazarov al la veturigisto.

"Cxu vi auxdis, Mituhxa", ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da pasxoj de ili kun la manoj, ensxovitaj en la postajn posxojn de sia sxafpelto "kia nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi estas."

Mituhxa anstataux respondi ekskuis la cxapon kaj demetis la kondukilojn de la meza cxevalo, kovrita de sxvito.

"Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom", ekkriis Nikolao Petrovicx, "vi ricevos belan trinkmonon!"

Post kelke da minutoj la cxevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la kocxero; Bazarov saltis en la tarantason, ensxovis la kapon en kusenon, kaj ambaux veturiloj rapide ekruligxis.

Cxapitro III

"Fine do vi estas licenciato kaj revenis hejmen", diris Nikolao Petrovicx, metante sian manon jen sur la sxultro, jen sur la genuo de Arkadio. "Fine!"

"Kaj kiel fartas la onklo?" demandis Arkadio, kiu malgraux la sincera, preskaux infana gxojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaux doni al la interparolo pli cxiutagan agordon.

"Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li sxangxis la decidon, mi ne scias kial!"

"Cxu vi longe atendis min?" demandis Arkadio.

"Cxirkaux kvin horojn."

"Kiel bona vi estas, patro!"

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon.

Nikolao Petrovicx mallauxte ekridis.

"Kiel belan rajdcxevalon mi al vi preparis!" komencis li. "Vi vidos. Kaj via cxambro estas fresxe tapetita."

"Cxu vi havas cxambron ankaux por Bazarov?"

"Ni trovos unu ankaux por li."

"Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi sxatas lian amikecon."

"Cxu longe vi konas lin?"

"Nelonge."

"Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?"

"Precipe per la natursciencoj. Sed li scias cxion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon."

"Ah! Li studas la medicinon", diris Nikolao Petrovicx kaj eksilentis. "Petro", aldonis li kaj etendis la manon, "jen veturas niaj kamparanoj, cxu ne vere?"

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj cxevaloj, rapide ruligxis sur mallargxa flanka vojo. En cxiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj sxafpeltoj.

"Efektive", respondis Petro.

"Kien ili veturas, en la urbon?"

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сочинения
Сочинения

Иммануил Кант – самый влиятельный философ Европы, создатель грандиозной метафизической системы, основоположник немецкой классической философии.Книга содержит три фундаментальные работы Канта, затрагивающие философскую, эстетическую и нравственную проблематику.В «Критике способности суждения» Кант разрабатывает вопросы, посвященные сущности искусства, исследует темы прекрасного и возвышенного, изучает феномен творческой деятельности.«Критика чистого разума» является основополагающей работой Канта, ставшей поворотным событием в истории философской мысли.Труд «Основы метафизики нравственности» включает исследование, посвященное основным вопросам этики.Знакомство с наследием Канта является общеобязательным для людей, осваивающих гуманитарные, обществоведческие и технические специальности.

Иммануил Кант

Проза / Классическая проза ХIX века / Русская классическая проза / Прочая справочная литература / Образование и наука / Словари и Энциклопедии / Философия