Читаем Patroj kaj filoj полностью

Kvankam Nikolao Petrovicx tute ne posedis famon de kuragxulo kaj ecx estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Pauxlon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la deknauxan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan logxejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per largxa skribo de lerta skribista mano. En la fino de cxiu letero oni cxiam povis legi la vortojn: "Petro Kirsanov, generalomajoro", cxirkauxitajn per spiraloj. En la jaro 1835a Nikolao Petrovicx forlasis la universitaton kun la titolo de licenciato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokigxis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Tauxrida gxardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminisxna baldaux sekvis lin: sxi ne povis kutimi al la izolita vivo en la cxefurbo; la cxagreno pro la eksigo alkondukis sxin en la tombon. Nikolao Petrovicx, ankoraux dum la vivo de siaj gepatroj enamigxis, je ilia granda cxagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li logxis. Sxi estis beleta knabino, ne sen klereco: sxi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako "Sciencoj." Li edzigxis je sxi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanagxoj, kie li ricevis oficon dank' al la influo de la patro, translogxigxis kun sia Masxa en somerlogxejon apud la Instituto de l' arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan logxejon, kun pura sxtuparo kaj malvarma salono, fine - en sian bienon, kie baldaux naskigxis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskaux neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; sxi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje cxasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis - ankaux bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazaux songxo. En la jaro 1847a la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj grizigxis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin... sed venis la jaro 1848a. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post suficxe longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855a li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la cxefurbo, preskaux ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, - kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l' jaro 1859a, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbigxinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de licenciato.

La servisto, pro konveneco, aux eble ne dezirante resti sub la okuloj de l' sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn sxtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis gxin, kun grimaco kauxrante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petrovicx. "Mia filo... licenciato... Arkasxa..." sencxese turnigxis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon... "Sxi ne gxisvivis!" murmuretis li malgaje... Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petrovicx komencis rigardi gxin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimigxantaj radoj... "Sinjoro, via filo", diris la servisto, reveninte de la pordego. Nikolao Petrovicx salte levigxis kaj jxetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri cxevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta cxapo, konataj trajtoj de kara persono... "Arkasxa! Arkasxa!" ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn... Post kelke da momentoj liaj lipoj jam algluigxis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizagxo de la juna licenciato.

Cxapitro II

"Permesu al mi, pacxjo, forskui la polvon", diris Arkasxa per vocxo iom rauxka pro la vojagxo, sed sonora kaj juna, gaje respondante al la karesoj de la patro. "Mi tute malpurigos vin."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сочинения
Сочинения

Иммануил Кант – самый влиятельный философ Европы, создатель грандиозной метафизической системы, основоположник немецкой классической философии.Книга содержит три фундаментальные работы Канта, затрагивающие философскую, эстетическую и нравственную проблематику.В «Критике способности суждения» Кант разрабатывает вопросы, посвященные сущности искусства, исследует темы прекрасного и возвышенного, изучает феномен творческой деятельности.«Критика чистого разума» является основополагающей работой Канта, ставшей поворотным событием в истории философской мысли.Труд «Основы метафизики нравственности» включает исследование, посвященное основным вопросам этики.Знакомство с наследием Канта является общеобязательным для людей, осваивающих гуманитарные, обществоведческие и технические специальности.

Иммануил Кант

Проза / Классическая проза ХIX века / Русская классическая проза / Прочая справочная литература / Образование и наука / Словари и Энциклопедии / Философия