— Vi komencis ree, oni diras, laŭdi
— Kial? Mi dezirus scii.
— Vi estas danĝera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel «
— Urbo kiel aliaj, — malvarme diris Bazarov.
— Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antaŭe mi vintre loĝis en Moskvo … sed nun tie loĝas mia legitima, sinjoro Kukŝin. Cetere, ankaŭ Moskvo estas nun … mi ne scias … tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita.
— Parizon, kompreneble? — demandis Bazarov.
— Parizon kaj
— Por kio tien?
— Por kio? Bunsen ja loĝas tie!
Je tio Bazarov trovis nenian respondon.
—
— Ne, mi lin ne konas.
— Ĉu tio estas ebla?
— Ankaŭ ŝin mi ne konas.
— Li proponis sin por min akompani. Dank’ al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn … Kion mi diris:
Eŭdoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flaviĝintaj pro la tabako, gluis ĝin per la lango, iom ĝin suĉis kaj ekfumis. Venis la ĉambristino kun plato.
— Jen la matenmanĝo! Ĉu vi volas manĝi peceton? Viktoro, malŝtopu la botelon; tio estas via specialo.
— Mia, mia, — murmuris Sítnikov kaj ree akre ekridis.
— Ĉu estas ĉi tie belaj virinoj? — demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.
— Estas, — respondis Eŭdoksio, — sed ili ĉiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple,
— Nenion vi faros el ili, — interrompis Sítnikov. — Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sítnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antaŭsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaŭ la edzino sole tial, ke ŝi estis naskita princidino Durdoleosov.) Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri ŝi!
— Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon, — diris Bazarov.
— Pri kiuj vi parolas? — sin miksis Eŭdoksio en la interparolon.
— Pri la belaj virinoj.
— Kiel? Vi do partoprenas la opinion de
Bazarov fiere sin rektigis.
— Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn.
— For la aŭtoritatojn! — ekkriis Sítnikov, ĝojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la ĉeesto de la homo, kiu estis lia fetiĉo.
— Sed
— For
— Ne de la virinaĉoj, sed de la rajtoj de l’ virinoj, kiujn mi ĵuris defendi ĝis la lasta guto de mia sango.
— For! — Sed tie ĉi Sítnikov haltis. — Ankaŭ mi ne neas ilin, — diris li.
— Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!
— Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere …
— Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de
— La vipo estas bona afero, — diris Bazarov, — sed ni jam venis al la lasta guto …
— De kio? — interrompis Eŭdoksio.
— De la ĉampano, respektinda Eŭdoksio Nikitiĉna, de la ĉampano, ne de via sango.
— Mi ne povas aŭskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn, — daŭrigis Eŭdoksio. — Tio estas terura. Anstataŭ ataki ilin, vi prefere legu la libron de
Sekvis subita silento.
— Ne, por kio paroli pri la amo, — diris Bazarov, — sed vi menciis sinjorinon Odincóv … Tiel, ŝajnas, vi nomis ŝin? Kiu ŝi estas?