La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon.
— Ah, Eŭgeno Vasiliĉ, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn.
— Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaŭ venos.
— Mi obeas, — kun sopiro respondis Timofeiĉ.
Elirinte el la domo, li per ambaŭ manoj ŝovis sian ĉapon ĝis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.
Vespere en la sama tago sinjorino Odincóv sidis en sia ĉambro kun Bazarov. Arkadio paŝis en la salono kaj aŭskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian ĉambron; ŝi ĝenerale malamis la gastojn, kaj precipe ĉi tiujn «novajn senŝuulojn», kiaj ŝi nomis ilin. En la paradaj ĉambroj ŝi nur koleretis; sed en sia ĉambro, antaŭ sia ĉambristino, ŝi iafoje verŝis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnaĵo saltis sur ŝia kapo. Sinjorino Odincóv sciis ĉion ĉi.
— Kiel vi povas pensi pri la forveturo, — komencis ŝi; — kaj via promeso?
Bazarov ektremis.
— Kia promeso?
— Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la ĥemio.
— Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi:
— Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstataŭi … mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?
— Kion fari! — ripetis Bazarov.
— Por kio veturi? — diris sinjorino Odincóv, mallaŭtigante la voĉon.
Li ekrigardis ŝin. Ŝi apogis sian kapon al la dorso de la seĝo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn ĝis la kubutoj. Ŝi ŝajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, ĉirkaŭita per papera ŝirmilo. Vasta blanka vesto kovris ŝin per siaj molaj faldoj; apenaŭ estis videblaj la pintoj de ŝiaj piedoj, kiuj ankaŭ estis krucitaj.
— Kaj por kio resti? — respondis Bazarov.
Sinjorino Odincóv iom turnis la kapon.
— Kiel por kio? Ĉu ne estas al vi gaje ĉe mi? Ĉu vi pensas ke oni ne bedaŭros ĉi tie vian foreston?
— Mi estas certa, ke ne.
Sinjorino Odincóv silentis dum momento.
— Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze. — Bazarov sidis senmove. — Eŭgeno Vasiliĉ, kial vi silentas?
— Kion mi povas diri al vi? La homoj ĝenerale ne meritas bedaŭron, tiom pli mi.
— Kial?
— Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli.
— Vi deziras aŭdi de mi komplimenton, Eŭgeno Vasiliĉ?
— Tio ne estas mia kutimo. Ĉu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel ŝatas?
Sinjorino Odincóv mordis la angulon de sia naztuko.
— Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos.
— Arkadio restos, — respondis Bazarov.
Sinjorino Odincóv delikate levis la ŝultrojn.
— Mi enuos, — ripetis ŝi.
— Ĉu vere? En ĉiu okazo vi ne longe enuos.
— Kial vi pensas tion?
— Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule aranĝis vian vivon, ke en ĝi ne restas loko por enuo, por sopiro … por iu ajn malagrabla sento.
— Vi do pensas, ke mi estas senpeka … tio estas, ke mi tiel regule aranĝis mian vivon?
— Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antaŭe, ke vi forpelos min.
— Ne, mi ne forpelos vin, Eŭgeno Vasiliĉ. Vi povas resti. Malfermu la fenestron … oni sufokiĝas ĉi tie.
Bazarov leviĝis kaj puŝis la fenestron. Ĝi malfermiĝis subite kun bruo. Li ne supozis, ke ĝi malfermiĝas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la ĉambron, kun sia preskaŭ nigra ĉielo, delikate bruantaj arboj kaj freŝa odoro de la libera, pura aero.
— Mallevu la kurtenon kaj sidiĝu, — diris sinjorino Odincóv, — mi dezirus iom babili kun vi antaŭ via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi.
— Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergéevna.
— Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas nin.
«Kial ŝi diras tion al mi?» — pensis Bazarov.
— Ĉio ĉi tute ne estas interesa, — diris li voĉe, — precipe por vi, ni estas malaltaj homoj …
— Kaj mi, laŭ via opinio, mi estas aristokratino?
Bazarov levis al ŝi siajn okulojn.
— Jes, — respondis li, troigante la akrecon de la tono.
Ŝi ekridetis.
— Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke ĉiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon … sed antaŭe vi rakontu al mi vian.
— Mi malmulte konas vin, — ripetis Bazarov. — Eble vi estas prava; eble, efektive, ĉiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, ĝi tedas vin, — tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?
— Kiel? Kiel vi diris tion? — vive interrompis sinjorino Odincóv. — Vi, tiel … bela?
Bazarov sulkigis la brovojn.
— Tio estas indiferenta, — murmuris li. — Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi loĝiĝis en la kamparo?
— Vi tion ne komprenas … tamen vi iel klarigas tion al vi.