Читаем Patroj kaj filoj полностью

En la sekvinta mateno Anna Sergéevna, tuj post la matenmanĝo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaŭ la tagmanĝo. Arkadio restis hejme kaj pasigis ĉirkaŭ unu horon kun Katja. Li ne enuis kun ŝi, ŝi mem proponis ripeti al li la hieraŭan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincóv, kiam li ekvidis ŝin, lia koro subite eksentis premon … Ŝi iris tra la ĝardeno per iom lacaj paŝoj; ŝiaj vangoj estis ruĝaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla ĉapelo. Ŝi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, ŝia malpeza manteleto deglitis sur ŝiajn kubutojn, kaj la larĝaj grizaj rubandoj ĉirkaŭprenis ŝian bruston. Bazarov iris post ŝi memfide kaj senĝene, kiel ĉiam, sed la esprimo de lia vizaĝo, kvankam gaja kaj eĉ amika, ne plaĉis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj «bonan tagon!» Bazarov iris en sian ĉambron, kaj sinjorino Odincóv distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaŭ preterpasis lin.

«Bonan tagon?» — pensis Arkadio … «Ĉu ni ne vidis unu la alian hodiaŭ?»

XVII

La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej feliĉa estas la homo tiam, kiam li eĉ ne rimarkas, ĉu ŝi pasas rapide aŭ malrapide. Arkadio kaj Bazarov ĝuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn ĉe sinjorino Odincóv. La kaŭzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en ŝia domo kaj en ŝia vivo. Ŝi severe ĝin obeis kaj devigis la aliajn ŝin obei. Ĉio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo ĝis la matenmanĝo, ĉiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la ĉefino de la provizejo. Antaŭ la matenmanĝo la societo ree kunvenis por interparoli aŭ legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergéevna foriris en sian ĉambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kuŝiĝis. Al Bazarov ne plaĉis ĉi tiu mezurita, iom solena reguleco de la ĉiutaga vivo; «kvazaŭ sur la reloj», asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergéevna. Ŝia konduto estis tia, ke ĉiu senĝene povis esprimi al ŝi siajn opiniojn. Ŝi atente aŭskultis lin kaj diris: «De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu ĉi okazo mi ludas la rolon de sinjorina moŝto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo», kaj ŝi daŭrigis la antaŭan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank’ al la ordo en la domo de sinjorino Odincóv, en kiu ĉio «ruliĝis kvazaŭ sur la reloj», la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla ĉe ŝi. Cetere, de la unua tago de l’ restado en Nikolskoje en ambaŭ junuloj fariĝis ŝanĝo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincóv klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitiĝis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaŭ levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamiĝis je Anna Sergéevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, ĉi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimiĝi al Katja; ŝi eĉ helpis lin ligi kun ŝi amikajn, korajn rilatojn. «Ŝi ne ŝatas min! Estu tiel … Sed jen bona estaĵo ne forpuŝas min», pensis li kaj lia koro ree ĝuis la dolĉon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li serĉas konsolon en ŝia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la ĉeesto de Anna Sergéevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja ĉiam eniĝis en sin mem sub la penetrema rigardo de l’ fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la ĉeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincóv; li konfuziĝis, kiam li restis sola kun ŝi; ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por ŝi. Kontraŭe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaŭ hejme: li indulge kondutis kun ŝi, ne malhelpis ŝin esprimi la impresojn, kiujn naskis en ŝi la muziko, romano, versaĵoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aŭ ne konsciante, ke ĉi tiuj bagateloj interesas ankaŭ lin.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза