Читаем Patroj kaj filoj полностью

Katja de sia flanko ne malhelpis lin malĝoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincóv — kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaŭ paroj, restinte nelonge kune, disiĝis ĉiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaŭ Arkadio amis ĝin, kvankam li ne kuraĝis tion konfesi; sinjorino Odincóv estis indiferenta al ĝi, same kiel Bazarov. La preskaŭ konstanta disiĝo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis ŝanĝiĝi. Bazarov ĉesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincóv, ĉesis eĉ kritiki ŝiajn aristokratajn manierojn; li daŭrigis siajn laŭdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en ŝi la sentimentalajn emojn, sed liaj laŭdoj estis lakonaj, liaj konsiloj — sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antaŭe … li kvazaŭ evitis lin, kvazaŭ hontis …

Arkadio ĉion ĉi rimarkis, sed konservis la observojn por si.

La vera kaŭzo de ĉi tiu «novaĵo» estis la sento, vekita de sinjorino Odincóv en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus eĉ plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio fariĝis en li. Bazarov estis granda amanto de l’ virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aŭ romantika, kiel li nomis ĝin, li opiniis sensencaĵo, nepardonebla malsaĝo, la kavalirajn sentojn — kripleco aŭ malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg[69] kun ĉiuj trubaduroj. «Se virino plaĉas al vi», diradis li, «penu atingi la celon; se ŝi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas sufiĉe granda.» Sinjorino Odincóv plaĉis al li: la famoj, kurantaj pri ŝi, la libereco kaj sendependeco de ŝiaj opinioj, ŝia senduba prefero al li, tio ŝajnis favora, por li; tamen li baldaŭ komprenis, ke li «ne atingos la celon», sed sin deturni de ŝi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris ŝin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskiĝis en li, kion li ne volis allasi, kion li ĉiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergéevna li ankoraŭ pli forte ol antaŭe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun ŝi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj paŝis en ĝi per grandaj paŝoj, rompante la renkontatajn branĉojn kaj insultante duonvoĉe sin kaj ŝin; aŭ li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne ĉiam sukcesis. Subite li imagis, ke ĉi tiuj ĉastaj manoj iam ĉirkaŭprenos lian kolon, ke ĉi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke ĉi tiuj saĝaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj … kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, ĝis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj «hontindaj» pensoj, kvazaŭ la diablo tentus lin. Iafoje ŝajnis al li, ke ankaŭ en sinjorino Odincóv fariĝis ŝanĝo, ke en la esprimo de ŝia vizaĝo brilis io neordinara, ke eble … Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aŭ grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.

Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergéevna; li interesis ŝin, ŝi multe pensis pri li. Dum lia foresto ŝi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis ŝin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, eĉ tiam, kiam li incitis ŝin aŭ vundis ŝian guston, ŝian inklinon al la eleganteco. Ŝi kvazaŭ volis provi lin kaj sin.

Foje, promenante kun ŝi en la ĝardeno, li subite diris per malĝoja voĉo, ke li intencas baldaŭ veturi en la bienon de sia patro … Ŝi paliĝis, io kvazaŭ pikis ŝian koron, tiel pikis, ke ŝi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al ŝi pri sia forveturo ne kun la intenco provi ŝin, vidi, kiel tio ŝin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeiĉ. Ĉi tiu Timofeiĉ, sprita, viva maljunulo, kun paliĝintaj flavaj haroj, kun sunbruna ruĝa vizaĝo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaŭ Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.

— Bonan tagon, maljunulo! — ekkriis Bazarov.

— Bonan tagon, sinjoro Eŭgeno Vasiliĉ, — komencis la maljunulo kaj ĝoje ekridetis; lia tuta vizaĝo sulkiĝis.

— Kio kondukas vin ĉi tien? Ĉu oni sendis vin por min venigi?

— Kion vi diras? — balbutis Timofeiĉ (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l’ sinjoro antaŭ la forveturo). — Mi veturis en la urbon pro aferoj de l’ sinjoro, mi ekaŭdis pri via ĉeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian moŝton … mi ne venis por ĝeni vin!

— Bone, ne mensogu, — interrompis lin Bazarov. — Ĉu la vojo al la urbo iras tra ĉi tie?

Timofeiĉ konfuziĝis kaj respondis nenion.

— Mia patro bone fartas?

— Dank’ al Dio.

— Kaj mia patrino?

— Ankaŭ Arina Vasiljevna, dank’ al Dio.

— Ili certe atendas min!

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза