— Vi kredas, — respondis Anna Sergéevna, — ke kiam la socio pliboniĝos, ekzistos plu nek malsaĝaj, nek malbonaj homoj?
— Almenaŭ, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, ĉu ŝi estas saĝa, malbona aŭ bona.
— Jes, mi komprenas; ĉiuj ja posedas saman lienon.
— Ĝuste tiel, sinjorino.
Sinjorino Odincóv sin turnis al Arkadio.
— Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaiĉ?
— Mi konsentas kun Eŭgeno, — respondis li.
Katja rigardis lin de malsupre.
— Vi mirigas min, sinjoroj, — diris sinjorino Odincóv, — sed ni ankoraŭ revenos al la sama temo. Nun mi aŭdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi ŝiajn orelojn.
La onklino de Anna Sergéevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizaĝo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaŭ salutinte la gastojn, peze sidiĝis sur larĝa velura apogseĝo, sur kiu neniu, ekster ŝi, havis la rajton sidiĝi. Katja starigis al ŝi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis ŝin, eĉ ne ekrigardis ŝin; ŝi nur ekmovis la manojn sub flava ŝalo, kovranta preskaŭ tutan ŝian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur ŝia kufo ŝi havis hele flavajn rubandojn.
— Kiel vi pasigis la nokton? — demandis sinjorino Odincóv, plilaŭtigante la voĉon.
— Ree ĉi tiu hundo estas tie ĉi, — murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al ŝi, ŝi ekkriis: — For, for!
Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon.
Fifi ĝoje saltis eksteren, esperante, ke oni ĝin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.
— Mi pensas, ke la teo estas preta? — demandis sinjorino Odincóv. — Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon.
La princidino silente leviĝis de la seĝo kaj unua eliris el la salono. Ĉiuj sekvis ŝin en la manĝoĉambron. Knabo en kozaka livreo brue forpuŝis de la tablo seĝon, kovritan per kusenoj, ankaŭ speciale rezervitan por la princidino; Katja, verŝante la teon, al ŝi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laŭ ŝia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam ŝi ne elspezis mem eĉ unu kopekon) kaj subite demandis per raŭka voĉo:
— Kion skribas princo Iván?
Neniu respondis al ŝi. Bazarov kaj Arkadio baldaŭ komprenis, ke oni ne turnas atenton al ŝi, kvankam oni respekte kondutas kun ŝi. «Oni konservas ŝin kiel ornamon pro ŝia princa sango», pensis Bazarov … Post la teo Anna Sergéevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir’ Platoniĉ. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaŭ tornitaj piedoj, tre ĝentila kaj ridema. Anna Sergéevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eŭgenon, ĉu li deziras fari kun ili batalon je preferanco[68]
. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.— Gardu vin, — diris Anna Sergéevna, — ni vin batos. Kaj vi, Katja, — aldonis ŝi, — ludu ion al Arkadio Nikolaiĉ; li amas muzikon, ankaŭ ni aŭskultos.
Katja nevolonte proksimiĝis al la fortepiano; ankaŭ Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin; al li ŝajnis, ke sinjorino Odincóv forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de ĉiu juna homo de lia aĝo, jam ĝermis ia neklara kaj dolora sento de l’ naskiĝanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvoĉe:
— Kion mi devas ludi?
— Kion vi deziras, — indiferente respondis Arkadio.
— Kian muzikon vi preferas? — ripetis Katja, ne ŝanĝante la tonon.
— La klasikan, — respondis same Arkadio.
— Ĉu vi amas Mozarton?
— Mozarton mi amas.
Katja prenis la
Kun speciala ĝuo Arkadio aŭskultis la lastan parton de l’ sonato, la parton, en kiu, meze de ĉarma gajeco de sennuba melodio, subite naskiĝas eksplodoj de dolora, preskaŭ tragedia malĝojo … Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante ŝin, li nur pensis: «Vere, ne malbone ludas la fraŭlino, kaj ŝi mem estas ne malbela».