— Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj, — daŭrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: — Vera dukino, reĝino! Mankas al ŝi nur krono sur la kapo kaj trenaĵo ĉe la vesto.
— Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel ŝi, — rimarkis Arkadio.
— Ŝi spertis ankaŭ malsukceson, ŝi manĝis saman panon, kiel ni.
— Sed pro tio ŝi ne estas malpli ĉarma, — diris Arkadio.
— Kia riĉa korpo! — daŭrigis Bazarov, — kia ekzemplero por anatomia tablo.
— Ĉesu, pro Dio, Eŭgeno! tio estas abomena.
— Ne koleru, delikatulo. Ŝi estas de la plej unua kvalito, konata afero … Ni devas veturi al ŝi.
— Kiam?
— Postmorgaŭ, se vi volas. Kion ni faros ĉi tie? Ni trinkos ĉampanon kun sinjorino Kukŝin? Ni aŭskultos vian parencon, la liberalan altrangulon? … Postmorgaŭ ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X.
— Jes.
—
Post tri tagoj ambaŭ amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj ĉevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.
— Gratulu min, — ekkriis subite Bazarov: — hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaŭ oni atendas min hejme, — aldonis li, mallaŭtigante la voĉon… — Ili atendos, ne grave.
XVI
La domo, en kiu loĝis Anna Sergéevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita preĝejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentraĵoj
Niajn amikojn renkontis en la antaŭĉambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laŭ ŝtuparo kun tapiŝo en apartan ĉambron, kie jam staris du litoj kun ĉiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: ĉio estis pura, ĉie odoris agrabla parfumo, kvazaŭ en la aŭdienca salono de ministro.
— Anna Sergéevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al ŝi post duonhoro, — diris al ili la administranto. — Ĉu vi ne ordonos dume ion?
— Nenion, estimata. — Cetere, volu alporti glaseton da brando.
— Mi obeas, — diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la ŝuoj.
— Kia
— Bela dukino, — respondis Arkadio, — kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!
— Precipe mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de preĝeja pedelo … Vi ja scias, ke mi estas nepo de preĝeja pedelo? Kiel Speranski, — aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. — Tamen ŝi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin ĉi tiu sinjorino! Ĉu ni ne devas surmeti la frakojn?
Arkadio nur levis la ŝultrojn, sed ankaŭ li sentis sin iom konfuzita.
Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta ĉambro, sufiĉe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnaĵoj. La mortinta Odincóv venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkiĝinta vizaĝo; ŝajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.
— Kredeble tio estas
Sed en la sama momento eniris la mastrino. Ŝi portis malpezan bareĝan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al ŝia pura kaj freŝa vizaĝo.