Читаем Patroj kaj filoj полностью

Anna Sergéevna Odincóv estis filino de Sergéj Nikolaiĉ Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokiĝi en la kamparon, kie li baldaŭ mortis, lasinte malgrandan heredaĵon al siaj du filinoj: Anna — dudekjara kaj Katerino — dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malriĉiĝinta familio de l’ princo K., mortis en Peterburgo, kiam ŝia edzo ĝuis ankoraŭ plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’ patro, estis tre malfacila. Brila eduko, kiun ŝi ricevis en Peterburgo, ne preparis ŝin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Ŝi konis absolute neniun en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj de neniu povis peti konsilon. Ŝia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaŭ ili malestimis lin ĉiu laŭ sia maniero. Tamen ŝi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’ patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu ekloĝinte en la domo de la nevino, okupis ĉiujn plej belajn ĉambrojn, murmuris de la mateno ĝis la vespero, kaj eĉ en la ĝardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula ĉapelo. Anna pacience toleris ĉiujn kapricojn de la onklino kaj, ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo … Sed la sorto ion alian destinis al ŝi. Okaze ekvidis ŝin iu Odincóv, tre riĉa homo, kvardekses-jara, strangulo, hipokondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsaĝa kaj ne malbona; li enamiĝis kaj petis ŝian manon. Ŝi konsentis esti lia edzino; li vivis kun ŝi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al ŝi sian tutan riĉaĵon. Sinjorino Odincóv ĉirkaŭ unu jaron post la morto de l’ edzo ne forlasis la kamparon; poste ŝi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie ŝi havis belegan, riĉe meblitan domon, belegan ĝardenon kun oranĝerioj; la mortinta Odincóv nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergéevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis ŝin, oni forte kriis kontraŭ ŝia edziniĝo kun Odincóv, rakontis pri ŝi ĉiujn eblajn fabelojn, asertis, ke ŝi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkaŭze ŝi veturis eksterlandon, sed por kaŝi malĝojajn sekvojn … «Vi komprenas de kio?» aldonis la indignantaj rakontantoj. «Ŝi trairis la fajron kaj akvon», oni rakontis pri ŝi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: «kaj ĉiujn elementojn.» Ĉiuj ĉi klaĉoj estis konataj de ŝi; sed ŝi lasis ilin preter siaj oreloj: ŝi havis liberan kaj decideman karakteron.

Sinjorino Odincóv sidis sin apogante sur la dorso de l’ seĝo kaj metinte unu manon sur la alian, aŭskultis Bazarovon. Li parolis, kontraŭ sia kutimo, sufiĉe multe kaj estis klare, ke li penas interesi ŝin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, ĉu lia amiko atingis la celon. Sur la vizaĝo de Anna Sergéevna malfacile estis legi, kiajn impresojn ŝi sentis; ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan; en ŝiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis ŝin, kiel malbona odoro aŭ akra sono; sed ŝi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio eĉ flatis ŝin. Nur la trivialeco indignigis ŝin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en ĉi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincóv, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: ŝi ja mem esprimis deziron aŭdi homon, «kiu havas la kuraĝon kredi je nenio», sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincóv ne perdis la tempon en la izoleco: ŝi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Ŝi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malŝatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincóv ne ĉesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; ŝajnis, ke ŝi ŝatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna aĝo — nenion plu. Pli ol tri horojn daŭris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine leviĝis kaj komencis adiaŭi la mastrinon. Anna Sergéevna ĝentile rigardis ilin, etendis al ambaŭ sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

— Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje.

— Kia supozo, Anna Sergéevna, — ekkriis Arkadio, — mi estos feliĉa …

— Kaj vi, monsieur Bazarov? — Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraŭ unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko ruĝiĝis.

— Do? — diris Arkadio al li sur la strato. — Vi ĉiam ankoraŭ opinias, ke ŝi estas … hm, hm?

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза