Читаем Patroj kaj filoj полностью

Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kaŝtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso.

— Jen li, Prokofiĉ, — komencis Nikolao Petroviĉ. — Fine li venis al ni … Kiel vi trovas lin?

— En plej bona stato, — respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. — Ĉu vi ordonas prepari la tablon? — demandis li, kun grava mieno.

— Jes, mi petas vin. Sed ĉu vi ne iros antaŭe en vian ĉambron, Eŭgeno Vasiliĉ?

— Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj ĉi tiun vestaĉon, — aldonis li, demetante sian kitelon.

— Tre bone. Prokofiĉ, prenu la mantelon de l’ sinjoro.

Prokofiĉ, ne sen miro, prenis per ambaŭ manoj la «vestaĉon», de Bazarov kaj alte levinte ĝin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj.

— Kaj vi, Arkadio, ĉu vi ne volas por unu momento iri en vian ĉambron?

— Jes, mi devas min iom purigi, — respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit,[13] malalta kravato laŭ la lasta modo kaj lakitaj duonŝuoj. Tio estis Paŭlo Petroviĉ Kirsanov. Li ŝajnis kvardekkvin-jara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova arĝento; lia vizaĝo, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazaŭ ĉizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankoraŭ la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro.

Paŭlo Petroviĉ eltiris el la poŝo de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu ŝajnis ankoraŭ pli bela de la neĝa blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis ĝin al la nevo. Plenuminte antaŭe la eŭropan «shake hands»[14], li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tuŝetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris:

— Bonvenon al vi!

Nikolao Petroviĉ prezentis lin al Bazarov: Paŭlo Petroviĉ iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj eĉ remetis ĝin en la poŝon.

— Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiaŭ, — ekparolis li per agrabla voĉo, afable balanciĝante, movante la ŝultrojn kaj montrante la belegajn dentojn… — Ĉu io okazis dum la vojo?

— Nenio, — respondis Arkadio, — ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokofiĉon, kara patro, kaj mi tuj revenos.

— Atendu, mi iros kun vi, — ekkriis Bazarov, subite salte leviĝante de la kanapo.

Ambaŭ junuloj eliris.

— Kiu li estas? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Amiko de Arkaŝa, tre inteligenta homo, laŭ lia diro.

— Ĉu li gastos ĉe ni?

— Jes, jes.

Paŭlo Petroviĉ frapis la tablon per la ungoj:

— Mi trovas, ke Arkadio s’est degourdi[15], — rimarkis li, — mi estas kontenta, ke li revenis.

Ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskaŭ nenion, sed manĝis multe. Nikolao Petroviĉ rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis ĝin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj maŝinoj k.t.p. Paŭlo Petroviĉ malrapide promenis tien kaj reen en la manĝoĉambro (li neniam vespermanĝis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per ruĝa vino, kaj ankoraŭ pli malofte komunikante sian rimarkon aŭ, pli ĝuste, ekkrion, kiel — «a, eh, hm!.» Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novaĵoj, sed li sentis sin iom ĝenata, kiel ordinare juna homo, kiu antaŭ nelonge ĉesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton «paĉjo», kaj eĉ unufoje anstataŭigis ĝin per «patro», kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco verŝis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da ĝi, kaj trinkis ĉiom. Prokofiĉ ne deturnis de li la okulojn kaj ne ĉesis movi la lipojn, kvazaŭ maĉante ion. Post la vespermanĝo ĉiuj tuj disiris.

— Ia strangulo estas via onklo, — diris al Arkadio Bazarov sidante en negliĝa vesto ĉe lia lito kaj fumante mallongan, pipon. — Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!

— Vi ne scias, — respondis Arkadio, — li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj.

— Jen la kaŭzo! Li rememoras ankoraŭ la bonan tempon. Bedaŭrinde, neniun li povas ĉarmi ĉi tie. Mi senĉese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazaŭ marmorajn, kaj la mentono, kiel bele ĝi estas razita. Arkadio Nikolaiĉ, tio ja estas ridinda?

— Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза