— Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versaĵojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo.
— Mia patro estas orkora homo.
— Ĉu vi rimarkis, ke li sentas sin ĝenata!
Arkadio jese balancis la kapon, kvazaŭ li mem sentus nenian ĝenon.
— Strangaj homoj, — daŭrigis Bazarov, — estas ĉi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiaŭ! En mia ĉambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermiĝas. Tamen oni ne devas malŝati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!
Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis ĝoja sento. Dolĉe estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegórovna-n, eksopiris kaj deziris al ŝi la ĉielan feliĉon … Por si mem li ne preĝis.
Ambaŭ amikoj baldaŭ ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petroviĉ. Li kuŝiĝis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur larĝa apogseĝo, antaŭ la kameno, en kiu bruletis ŝtonkarbo. Paŭlo Petroviĉ ne senvestigis sin, li nur anstataŭis la lakitajn duonŝuojn per ĥinaj ruĝaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de
V
En la sekvinta mateno Bazarov vekiĝis la unua kaj eliris el la domo. «Eh», pensis li, ĉirkaŭrigardante, «la regiono ne estas tre bela!» Kiam Nikolao Petroviĉ fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruaĵoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, loĝejojn por la servistoj, stalojn k.t.p., fosis lageton kaj du putojn, plantis ĝardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektiĝis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole laŭbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en ĝi trinkis teon kaj tagmanĝis. Bazarov en la daŭro de kelke da minutoj trakuris ĉiujn vojetojn de la ĝardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj koniĝis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marĉo, unu verston de la domo, por kapti ranojn.
— Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro? — demandis lin unu el la knaboj.
— Jen por kio, — respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: — Mi distranĉos ranon kaj vidos, kio fariĝas en tia interno; ankaŭ vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj paŝas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigas en nia interno.
— Por kio vi bezonas tion scii?
— Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin.
— Vi do estas
— Jes.
— Vasjka, aŭskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!
— Mi timas la ranojn, — diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.
— Kial timi ilin? Ĉu ili mordas?
— Iru en la akvon, filozofoj! — interrompis ilin Bazarov.
Dume, ankaŭ Nikolao Petroviĉ vekiĝis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, ŝirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la
— Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Ŝi ordonis demandi, ĉu vi mem preparos la teon, aŭ ĉu oni devas alsendi Dunjaŝan!
— Mi verŝos mem, — rapide respondis al ŝi Nikolao Petroviĉ. — Vi, Arkadio, ĉu vi trinkas la teon kun kremo aŭ kun citrono?
— Kun kremo, — respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: — Kara patro?
Nikolao Petroviĉ konfuzite ekrigardis la filon.
— Kio? — diris li.
Arkadio mallevis la okulojn.
— Pardonu, kara patro, eble mia demando ŝajnos al vi nekonvena, — komencis li, — sed vi mem per via hieraŭa malkaŝemo ekscitas min al malkaŝemo … ĉu vi ne koleros?…
— Parolu!
— Vi kuraĝigas min demandi … Ĉu Fen … ĉu ŝi tial ne venas verŝi la teon, ke mi estas ĉi tie?
Nikolao Petroviĉ sin iom deturnis.
— Eble, — diris li fine, — ŝi supozas … ŝi hontas…
Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro.