Ĝis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivánoviĉ trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la ĉambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, eĉ penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivánoviĉ solene promesis al li, ke li trankviliĝos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble ĉion kaŝis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l’ filo, kiun li kaŝe rigardis de tempo al tempo, ne plaĉis al li, sed je la tria tago dum la tagmanĝo li ne povis plu regi sin.
— Kial vi ne manĝas, Eŭgeno! — demandis li, donante al sia vizaĝo plej indiferentan esprimon. — La manĝaĵo, ŝajnas, estas bone preparita?
— Mi ne deziras, mi ne manĝas…
— Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo? — aldonis li per nekuraĝa voĉo. — Ĝi doloras?
— Ĝi doloras. Kial ĝi ne dolorus?
Arina Vlasievna rektiĝis por atente aŭskulti.
— Ne koleru, Eŭgeno, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ, — ĉu vi permesos al mi palpi vian pulson.
Bazarov leviĝis.
— Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron.
— Febrotremon vi havis?
— Ankaŭ febrotremon. Mi kuŝigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis.
— Jes, jes; ni aŭdis hodiaŭ nokte, kiel vi tusas, — diris Arina Vlasievna.
— Mi malvarmumis, — ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivánoviĉ eniris en la najbaran ĉambron kaj silente tordis siajn harojn.
Bazarov ne leviĝis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si ĉe la lumo de la lampeto la palan vizaĝon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivánoviĉ obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la ŝranko, senĉese rigardis la filon. Ankaŭ Arina Vlasievna ne kuŝiĝis kaj malferminte la pordon de la kabineto, ĉiuminute venis aŭskulti, «kiel spiras Enjuŝa», kaj ekrigardi la edzon. Ŝi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio sufiĉis, por ŝin iom trankviligi. Matene Bazarov penis leviĝi; lia kapo, ekturniĝis, sango ekfluis el la nazo; li ree kuŝiĝis, Vasilij Ivánoviĉ silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la ĉambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: «pli bone», kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivánoviĉ svingis ambaŭ manojn, por ke ŝi foriru; ŝi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Ĉio en la domo subite kvazaŭ malheliĝis; ĉiuj vizaĝoj plilongiĝis, fariĝis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kuŝis, kiel antaŭe, turninte la vizaĝon al la muro. Vasilij Ivánoviĉ penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia seĝo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la ĝardenon, staris tie kvazaŭ kolono, kvazaŭ kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaŭ ne forlasis nun lian vizaĝon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l’ edzino. Fine, ŝi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaŭ minace, demandis lin: «Kio estas al li?» Vasilij Ivánoviĉ rekonsciiĝis kaj volis responde al ŝi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstataŭe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antaŭsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru.
Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.
Vasilij Ivánoviĉ donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Ĝi estis ardanta.
— Maljunulo, — komencis Bazarov per raŭka kaj malrapida voĉo; — malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min.
— Eŭgeno! — balbutis li, — kion vi diras! … Pro Dio! Vi malvarmumis…
— Ĉesu, — ne rapidante interrompis lin Bazarov. — Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas ĉiujn simptomojn de infekto, vi mem scias.
— Kie estas la simptomoj … de infekto. Eŭgeno. Tute ne …
— Kaj tio ĉi? — diris Bazarov kaj levinte la manikon de la ĉemizo, montris al la patro ruĝajn makulojn, antaŭdirantajn malfeliĉon, kiuj kovris lian haŭton.
Vasilij Ivánoviĉ ektremis kaj glaciiĝis pro teruro.
— Eĉ se … — respondis li fine, — eble … eĉ se io en la speco … de infekto …
— De piemio, — sufloris la filo.
— Jes … en la speco … de epidemio …
—
— Estu, kiel vi volas … Tamen ni resanigos vin.