Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Tio estas ŝerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaŭ; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi ĝian valoron. — Li trinkis iom da akvo. — Mi volas vin peti pri unu servo … dum mi ankoraŭ estas estro de mia kapo. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mia cerbo, vi scias, petos eksiĝon. Mi nun ne estas plu certa, ĉu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kuŝis, senĉese ŝajnis al mi, ke ĉirkaŭ mi kuras ruĝaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel ĉashundo super tetro. Mi estas kvazaŭ ebria. Ĉu vi bone min komprenas?

— Certe, Eŭgeno, vi parolas tute kiel oni devas.

— Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston … Tio estis por vi … kaj por mi: sendu kurieron…

— Al Arkadio Nikolaiĉ? — interrompis la maljunulo.

— Kiu estas Arkadio Nikolaiĉ? — rediris Bazarov, kvazaŭ meditante. — Ah, jes … tiu birdido! Ne, lin vi ne tuŝu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraŭ deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincóv, Anna Sergéevna, ŝi posedas ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo bienon … Vi konas ŝin? (Vasilij Ivánoviĉ jese balancis la kapon.) Oni diru al ŝi: Eŭgeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?

— Jes, mi plenumos … Sed ĉu estas eble, ke vi mortos, vi, Eŭgeno, … Juĝu mem! Kie post tio estos la justeco?

— Tion mi ne scias; sed sendu kurieron.

— Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron.

— Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis ŝin saluti, tio sufiĉas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson ĉe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon … kaj nenion plu.

Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivánoviĉ eliris el la kabineto kaj atinginte la dormoĉambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj.

— Preĝu, Arina, preĝu! — ĝemis li, — nia filo mortas.

La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan ŝtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resaniĝo.

— Ĉu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj? — demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpuŝis ĝin de la loko.

— La forton, la forton, — diris li, — mi havas ankoraŭ en ĝia pleneco, tamen mi devas morti! … [La] maljunulo havis almenaŭ sufiĉe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi … Nei, nei … Oni provu nei la morton! Ĝi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie? — aldonis li post momento. — La patrino? Malfeliĉa! Kiun ŝi nutros nun per sia fama barĉo? Ankaŭ vi, Vasilij Ivánoviĉ, larmas, ŝajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko[122]! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?

— Kia filozofo mi estas! — ekkriis Vasilij Ivánoviĉ, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn.

La stato de Bazarov pli kaj pli malboniĝis kun ĉiu horo; la progreso de l’ malsano fariĝis rapida, kiel ordinare okazas post la ĥirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraŭ la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraŭ batalis. «Mi ne volas deliri», murmuretis li, kunpremante la pugnojn, «kia sensencaĵo.» Kaj tuj li aldonis: «Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?» Vasilij Ivánoviĉ paŝis en la ĉambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj ĉiuminute kovris la piedojn de l’ filo. «Envolvi en malvarmajn tukojn … vomigan rimedon … sinapismon sur la ventro … sangellason», ripetis li per streĉita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis ĉion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen «ion fortigan-varmigan», tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris preĝi; antaŭ kelke da tagoj ŝia tualeta spegulo elglitis el ŝiaj manoj kaj rompiĝis: tion ŝi rigardis ĉiam kiel malbonan antaŭsignon: eĉ Anfisuŝka ne sciis, kion diri al ŝi. Timofeiĉ forveturis al sinjorino Odincóv.

La nokto estis malbona por Bazarov … Kruela febro turmentis lin. Antaŭ la mateno lia stato iom pliboniĝis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis ŝian manon kaj trinkis du glutojn da teo. Vasilij Ivánoviĉ iom viviĝis.

— Dio estu benata! — diris li; venis la krizo … venis la krizo.[123]

— Rigardu! — diris Bazarov, — kian povon havas vorto! Li trovis la vorton «krizo», kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsaĝulo kaj ne batas lin, li malĝojas; se oni diras al li komplimenton pri lia saĝo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta.

Ĉi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antaŭajn malicajn atakojn, ravis lian patron.

— Brave! bone dirita, bonege! — ekkriis li ŝajnigante, ke li aplaŭdas.

Bazarov malĝoje ekridetis.

— Laŭ via opinio, — diris li, — la krizo pasis aŭ venis?

— Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio ĝojigas min, — respondis Vasilij Ivánoviĉ.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза