— Tre bone; ĉiam bone estas ĝoji. Kaj al ŝi, vi memoras? Ĉu vi sendis?
— Jes, kompreneble.
La pliboniĝo daŭris ne longe. La atakoj de l’ malsano rekomenciĝis. Vasilij Ivánoviĉ sidis apud Bazarov. Ŝajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis.
— Eŭgeno! — diris li fine, — mia filo, mia kara, bona filo!
Ĉi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov.
Li iom turnis la kapon kaj videble penante deĵeti de si la ŝarĝon de la deliro, kiu premegis lin, li diris:
— Kion, mia patro?
— Eŭgeno, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ kaj falis sur la genuojn antaŭ la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. — Eŭgeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resaniĝos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l’ kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraŭ pli terure … ja por la eterneco, Eŭgeno, pripensu, kiel …
Rompiĝis la voĉo de la maljunulo. Sur la vizaĝo de lia filo, kvankam li kuŝis, kiel antaŭe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga.
— Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin, — diris li fine; — sed ŝajnas al mi, ke la afero ne estas urĝa. Vi mem diras ke mia stato pliboniĝis.
— Pliboniĝis, Eŭgeno, pliboniĝis; sed kiu povas scii, ĉio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon …
— Ne, mi atendos ankoraŭ, — interrompis Bazarov. — Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas eĉ la senkonsciajn.
— Mi petas vin, Eŭgeno!
— Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min.
Kaj li metis la kapon sur la antaŭan lokon.
La maljunulo leviĝis, sidiĝis sur la seĝo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn.
Bruo de risorta kaleŝo, ĉi tiu bruo, kiu tiel laŭte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruliĝis malpezaj radoj; jen jam oni aŭdas la spiron de l’ ĉevaloj … Vasilij Ivánoviĉ salte leviĝis kaj sin ĵetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kaleŝo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca ĝojo, li kuris sur la peronon … Lakeo en livreo malfermis la pordon de l’ kaleŝo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el ĝi …
— Mi estas Anna Sergéevna Odincóv, — diris ŝi. — Eŭgeno Vasiliĉ vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto.
— Bonfarantino! — ekkriis Vasilij Ivánoviĉ, kaj kaptinte ŝian manon, konvulsie alpremis ŝin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun ŝi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kaleŝo. — Li vivas ankoraŭ, vivas mia Eŭgeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino! … Al ni anĝelo de l’ ĉielo …
— Granda Dio, kio? — balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antaŭĉambro, ŝi falis al la piedoj de Anna Sergéevna kaj komencis, kvazaŭ freneza, kisi ŝian veston.
— Kion vi faras! Kion vi faras! — ripetis Anna Sergéevna; sed Arina Vlasievna ne aŭskultis ŝin, kaj Vasilij Ivánoviĉ daŭrigis: «anĝelo, anĝelo!»
—
Vasilij Ivánoviĉ rekonsciiĝis.
— Ĉi tie, sekvu min, mi petas,
— E…! — diris la germano kun maldolĉa rideto.
Vasilij Ivánoviĉ kondukis lin en la kabineton.
— Doktoro de Anna Sergéevna Odincóv, — diris li, sin klinante al la orelo de la filo, — ankaŭ ŝi estas ĉi tie.
Bazarov malfermis la okulojn.
— Kion vi diris?
— Mi diras, ke Anna Sergéevna Odincóv estas ĉi tie kaj akompanas ŝin ĉi tiu respektinda doktoro.
Bazarov ĉirkaŭrigardis en la ĉambro.
— Ŝi estas ĉi tie … mi volas ŝin vidi.
— Vi vidos ŝin, Eŭgeno; sed antaŭe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, ĉar Sidor Sidoriĉ forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiliĝon.
Bazarov ekrigardis la germanon.
— Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas:
—
—
—
La konsiliĝo komenciĝis.
Post duonhoro Anna Sergéevna, akompanata de Vasilij Ivánoviĉ, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al ŝi, ke la stato de la malsano estas senespera.
Ŝi ekrigardis Eŭgenon … kaj haltis ĉe la pordo, tiel konsternis ŝin la flamanta kaj samtempe morta vizaĝo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur ŝi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis ŝin; la penso, ke ne tion ŝi sentus, se ŝi amus lin, fulme trakuris ŝian kapon.