Male, en la vortaro de la sudaj Paiute-Indianoj, kiuj loĝas sur dezerta plataĵo de Arizono, Nevado kaj Utaho, oni trovas amason da specialaj topografiaj esprimoj. Ili ne estus kreitaj, se ili ne estus bezonataj en la vivolukto por loĝantoj de duondezerta regiono. Same tiel la Nootka-Indianoj certe ne havus tiel grandan nombron da esprimoj por la mara faŭno, se ili havigus al si la nutraĵon per surtera ĉasado aŭ per terkulturado, kaj ne ĉefe per fiŝkaptado, kvankam ili loĝus en la sama regiono.
Aliaj indianaj triboj, kies nutraĵo grandparte dependas de
69
radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, entute de vegetaĵoj, posedas
multnombrajn esprimojn ĝuste sur tiu ĉi kampo. Ofte oni havas plurajn apartajn esprimojn eĉ por la sama planto depende de ĝia koloro, ĝia kreskostadio, de tio ĉu ĝi estas kuirita aŭ ne k. t. p. Aliflanke, pluraj lingvoj de indianaj triboj havas unu solan vorton kaj por la suno kaj por la luno. Nur el la kunteksto vidiĝas ĉu temas pri suno aŭ pri luno ([24]). Tiuj objektoj certe ne troviĝas en la centro de ilia materia aŭ spirita vivo!
En ĉiuj lingvoj estas rimarkebla la sama influo de la natura ĉirkaŭaĵo tra la sociaj vivoformoj. En la araba lingvo abundas vortoj pri la ĉevalo pro la graveco de tiu besto en la vivo de la arabaj komunaĵoj. En la somali-lingvo troviĝas multaj specialaj esprimoj por la kamelo, ĉar al ĝi estas ligita la ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj. Sed la kroata popolo, kiu havas la eblecon vidi ĝin nur en zoologia ĝardeno aŭ en cirko, ne povas lingve distingi per apartaj vortoj inter kamelo, kamelino, kamelido, kamelidino. Kompense en la kroata lingvo troviĝas tre multaj vortoj rilatantaj al la bovo, ŝafo, ĉevalo, do al la brutaro, kiu okupas elstaran lokon en la mastrumado. Oni distingas tiujn bestojn per apartaj vortoj ne nur depende de la sekso, aĝo, koloro, sed ankaŭ laŭ pluraj aliaj karakterizoj.
Estas tute certe, ke triboj vivantaj en la naturo havas akran vidon kaj ke fiziologie nenio malhelpas ilin rimarki la senfinajn nuancojn de la koloroj en ilia majesta natura beleco. Tamen, en iliaj lingvoj ofte mankas nomoj eĉ por elementaj koloroj. Nur la produktado de farboj, de aliaj kolorigaj substancoj kaj de kolorigitaj objektoj kaŭzis fine la formiĝon de tiu longega listo da kolornomoj por ĉiuj eblaj nuancoj, unuavice en la lingvoj de la popoloj, kiuj kreis la farbin- dustrion.
Ne estus malfacile plenigi tutan libron per tiaj ekzemploj. Ĉiam montriĝas la samo: la natura ĉirkaŭaĵo influas la lingvon nur tra la socia ĉirkaŭaĵo aŭ, kiel Sapir diris:
"Per aliaj vortoj, kiom la lingvo estas koncernata, la tuta ĉirkaŭ- aĵa influo reduktiĝas en la lasta analizo al la influo de la socia ĉirkaŭaĵo" (76
).La socia ĉirkaŭaĵo influas ankaŭ rekte la lingvon. Tiama- niere, interalie, la lingvo estas transdonata de generacio al generacio. La t. n. onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaŭe la infanoj lernas imitante la "naturajn sonojn", estas tute simple imitado de la vortoj, kiujn la infanoj aŭdas de sia ĉirkaŭaĵo. Ili diras
En la kroata, serba kaj aliaj lingvoj, kies popoloj vivis ĝis antaŭ nelonge en grandaj familiaj komunaĵoj
La apartaj karakterizaj trajtoj, kiuj markas diversajn tribajn lingvojn pro la influo de la ĉirkaŭaĵo, principe respondas al la karaktero de la t. n. specialaj lingvoj en la kadro de la pli evoluintaj komunaj lingvoj.
ĈAPITRO IV
FAKTOROJ INFLUANTAJ LA LINGVOEVOLUON
La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de iuj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne la aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi mem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.