Читаем Retoriko полностью

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ili estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kate- gorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe - sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio - influas la lingvon. Al la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

1. DIFERENCIGAJ FAKTOROJ

La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas: (a) GEOGRAFIA FAKTORO. - Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si

sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reci- prokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

La geografia faktoro ludas tre gravan rolon sur la plej

73

malaltaj ŝtupoj de la civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Ĉiu tribo, nombranta ofte nur kelkajn centojn da membroj, havas sian propran lingvon.

En Suda Ameriko nur la lingvoj de la Tupi-Guarani Indianoj estas relative vaste komprenataj. Ili ankaŭ influis la portugalan lingvon de Brazilo. La aliaj lingvoj varias de tribo al tribo, eĉ de kabano al kabano, tiel ke kelkfoje nur la membroj de la sama familio komprenas unu la alian (77). Tibor Sekelj, unu el la konataj sudamerikaj esploristoj, rimarkis la saman fenomenon dum siaj plurjaraj vojaĝoj tra Brazilo. Li rakon- tas, ke eĉ hodiaŭ tute malgrandaj indiĝenaj triboj parolas siajn apartajn lingvojn, tre diferencajn inter si.

Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jarcento Gabriel Sagard en sia

78

libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj ( ). Li asertis, ke en la regionoj, vizititaj de li, tre malofte du vilaĝoj parolas la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro de la indiĝenaj lingvoj. Li diras:

"La indigena loĝantaro de Ameriko norde de Meksikio (Ĉirkaŭ 1,150.000) parolis, en la tempo de la malkovro de Ameriko fare de Kolumbo, mirigan nombron da lingvoj, el kiuj la plejparto estas

ankoraŭ parolata, kvankam en multaj kazoj sole de nura man- pleno da individuoj. Kelkaj el ili, kiel sioux kaj navaho, estas ankoraŭ florantaj lingvoj" (79).

Nur en Kalifornio sur la spaco de 150.000 kvadrataj mejloj, Kroeber distingis 31 lingvofamiliojn kaj minimume 135 dia-

Laŭ la verko cit. sub (43), p.141 kaj la verko cit. sub (74) pp. 36, 287, 289.

Gabriel Sagard, Grand Voyage du Pays des Hurons (Granda Vojaĝo en la lando de Huronoj). Paris. 1631.

E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 169.

74

lektojn (lingvojn). Kiel dirite aliloke (80), la verko La Lingvoj de la Mondo distingas pli ol 100 familiojn kaj amason da izolitaj lingvoj en Ameriko eĉ hodiaŭ.

La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉirkaŭ 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto - diras Mario Pei - trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra, komerca, politika kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie "miria- don da malpli grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative

malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan

81

nivelon" ( ). En Birmo, ekzemple, estis establita, ĉefe sub la dinastio Alaungpaya (1752-1885) la birmana lingvo, en kiu estis kreitaj konsiderindaj literaturaj valoroj. Ĝi fariĝis rimedo de komunikado ne nur en la tiama Birmo, sed ankaŭ en Arakanio kaj Peguo, kvankam tiuj du regionoj troviĝis sub la brita regado (la unua ekde 1826, la dua ekde 1852) kaj poste formis parton de Brita Birmo. Tamen en la montaraj

regionoj vivis izolite multaj sendependaj triboj, kiuj parolis kaj konservis siajn proprajn apartajn lingvojn. Iu vojaĝanto, kapitano Gordon, priskribis tiujn lingvojn; kelkfoje ili estas parolataj nur de po tridek aŭ kvardek familioj. La lingvoj estas tiel malsamaj inter si, ke eĉ la plej najbaraj triboj ne povas interkompreniĝi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки