(ii)
Se urbano ĝenerale kontentiĝas per la vortoj
ĉiu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn. La samo validas por zoologo, medicinisto, juristo, historiisto, elektrikisto, tajloro kaj ĉiu alia profesiulo aŭ fakulo pri sia profesio, fako aŭ speciala laborkampo.
La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. El tiuj esprimoj, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke
A. Meillet. verko cit. sub (70), p. 113.
W. E. Collinson,
78
ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam Max Mьller, kiu plue diris:
"Bone edukita Anglo malofte uzas en la konversacio pli ol
3.000 aŭ 4.000 vortojn proksimume kaj elokventaj parolantoj povas atingi la kvanton de 10.000 vortoj je sia dispono" (89
).Anglo, nomata D'Orsay, prezentis antaŭ pluraj jaroj studon, en kiu li konkludis, ke "la uzvortaro de analfabetoj kaj duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn" (90
). La prezidanto de laKvankam Mario Pei, ŝajne, opinias tiujn taksojn tro malaltaj, tamen li ne esprimis pri ili difinitan opinion. Li nur aldonis informojn pri la studoj de grupo da psikologoj, laŭ kiu 4-jara infano "konas pli ol 5.000 vortojn" kaj je la aĝo de 10 jaroj atingas 34.000 vortojn! Laŭ alia opinio, prezentita de M. Pei, idiota plenkreskulo scias 10.000 vortojn, dum la meza normala plenkreskulo posedas inter 35.000 kaj 70.000 vortojn! (92
).Max Mьller, verko cit. sub (23), p. 268.
Laŭ Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.
Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.
Tiuj ciferoj estas absurdaj. Ili cetere estas ankaŭ kontraŭdiraj inter si. Oni komparu nur la kvazaŭan vortprovizon de 10-jara infano (34.000) kun la vortprovizo de mezklera plenaĝulo (35.000), kiu tamen restas mezklera eĉ kun la provizo de 70.000 vortoj! Antaŭ ĉio estas necese distingi inter la lingvoj, en kiuj la vorto estas sendependa unuo kun aŭtonoma valoro, kiel ekzemple en la greka, latina, ĝenerale en la lingvoj hindeŭropaj kaj semidaj, unuflanke, kaj la lingvoj en kiuj la vorto perdiĝas en la frazo kaj ne havas memstaran valoron, ekzemple en kelkaj amerikaj lingvoj, kiuj havas tiom da vortoj,
kiom da frazoj kaj tiom da frazoj, kiom da vortoj, aliflanke. Poste, restante ĉe la lingvoj kun aŭtonoma vorta valoro, oni devus distingi inter aktiva scio kaj pasiva. Plue, estus necese difini kion signifas "scii", ĉar tiu difino povas iri de la precizeco en la grandaj vortaroj ĝis la plej nebula kompreno de la signifo. Tre verŝajne M. Mьller pensis al aktiva vortuzo kaj kontentiĝis pri scio de socia identigo de la vorto. En tiu senco mi mem parolas pri la vortprovizo kaj, komp- reneble, ne konsideras la fleksiojn kiel apartajn vortojn. Pli detale en la artikolo
79
Sian propran opinion Mario Pei esprimis per jenaj vortoj:
"Oni diras, ke la kompleta angla vortaro konsistas el ĉ. duon- miliono da vortoj. Estas dube ĉu iu individuo konas pli ol unu kvinonon de tiu nombro" (93
).Tre verŝajne li estas tro optimisma en tiu takso. Certe tia individuo ne ekzistas. Pli realeca li estas, kiam li daŭrigas tiun parton jene: