"Centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj aŭ fakaj parol- manieroj
meza parolanto. Ĉiu kampo de moderna aktiveco havas sian propran specialigitan vortaron, kiu estas familiara nur al tiuj, kiuj estas okupataj en la kampo. Ekzistas speciala vortaro de medicino, alia de psikologio, alia de botaniko, alia de muziko. .. " (94
).Senkonsidere al la opinio de Mario Pei, aŭ de kiu ajn alia, sendube la vortoj vere
Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 111.
Mario Pei, verko cit. sub (31), pp. 111-112.
Ĝenerale la individua vortprovizo - spegulo de la individua kulturo - estas relative malriĉa. Oni konsideru, ke la tuta Malnova Testamento estas skribita per 5.642 vortoj. Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum aliaj taksis je 16. 000 la malsamajn vortojn, kiujn li uzis en sia tuta verkaro. Laŭ M. Pei, oni elkalkulis, ke Racine uzis en ĉiuj siaj verkoj nur 6. 000 vortojn, dum la verkaro de Victor Hugo estis skribita, laŭ kelkaj, per 20.000 vortoj. Verŝajne en la kazo de Victor Hugo oni kalkulis kiel apartajn vortojn ĉiujn fleksiojn de la samaj vortoj aŭ la proprajn nomojn, kiujn li abunde uzis. La tuta literatura vortaro de Milton estas taksata inter 8.000 kaj 11.000 vortoj. Oni komparu tiujn ciferojn kun la supre menciitaj "vortaroj" de 10-jaraj infanoj! Kompatindaj Shakespeare, Racine, Hugo, Milton kaj ĉiuj aliaj mondfamaj verkistoj! Bona oratoro devus posedi ĉ. 8.000 ĝis 10. 000 vortojn. En Esperanto, la aktiva posedo de ĉ. 3.000 radikoj donas vere abundan vortprovizon.
80
teknikaj lingvoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specia- lajn lingvajn esprimojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivecoj, kiaj la sporto, ĉasado, vojaĝado k. t. p.
(iii)
En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon oni atribuas al la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.
Tre interesa kazo de grandegaj diferencoj inter la vira kaj virina lingvoformoj estas tiu de la yana-lingvo en norda Kalifornio. La vira formo estas uzata sole inter viroj, dum la virina aplikiĝas ne nur en la konversacio inter virinoj, sed ankaŭ inter virinoj kaj viroj. La kaŭzo de tiu speciala virina lingvo ne troviĝas en tabuo, ĉar la virinoj libere uzas la virajn formojn, kiam ili citas virajn dirojn en sia lingvo. Tre kredeble la reduktitaj virinaj formoj simbolas la malpli altan socian pozicion de la virinoj en la komunaĵo (96
).En antikva Hindio la virinoj parolis prakrite. Tiuj prakritaj lingvoj eniris en la literaturon unue tiel, ke en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton. En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj ĝenerale ne parolis latine. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn
kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝoj de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fortikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa aparteno.