Ankaŭ ekster tiuj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo. La viroj, ekzemple, okupiĝas pri ĉasado, dum la virinoj kolektas sovaĝajn fruktojn aŭ kultivas vegetaĵojn. Sub la influo de tiuj malsamaj okupoj ankaŭ la lingvoformoj manifestas diferencojn, ĉefe rilate la konsiston de la vortprovizo. La saman fenomenon oni povas tre bele observi en la nuntempo en la medioj de elmigrintoj kaj rifuĝintoj: la virinoj kutime akiras unuavice la vortojn rilatantajn al hejma mastrumado, dum la viroj familiariĝas kun tiuj de sia profesio aŭ fako en la lingvo de la nova domicilo.
Kiel oni vidas, la seksa faktoro ne estas fakte biologia faktoro, kiel unuavide oni povus pensi, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fariĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.
(iv)
ortodoksa eklezio estas farataj en la antikva greka lingvo. . . . Ankaŭ aliaj religioj havas apartajn lingvojn. La sankta lingvo de Islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum,
82
ekzemple, la suda budismo aplikas la t. n. pali-lingvon. La religiaj ritoj - diras Meillet - destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan, en mondon sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan (97
).Kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon. Tamen, pro siaj ŝtoniĝintaj antikvaj lingvoformoj tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado en la ordinara senco de la vorto, sed pli kiel simbolo de religia unueco. Sed ofte okazis, ke la efektivaj portantoj de iu religio estis aŭ tute identaj al la supera tavolo de iu ekonomia-socia organizo, aŭ formis ĝian esencan parton. En tiaj kazoj la religia lingvo identas kun la kasta aŭ klasa. Tiaj, ekzemple, estas la sanskrita de la bramanoj kaj la meze- poka latina. Ĝenerale parolante, ju pli grava estas la religio en iu socia grupo, des pli grandan signifon havas ĝia lingvo kaj des pli forte sentiĝas ĝia influo. En mezepoka Hungario la skriba uzado de la popollingvoj estis konsiderata kiel krimo kaj kelkfoje la "krimuloj" estis kondamnitaj al mortpuno.
Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekzemple, estas la transdonado de la lingvo al la novaj generacioj fare de la malnovaj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gravan diferencigan rolon kaj ili ne restas neglekteblaj.
Oni komprenos la gravecon de la specialaj lingvoj, kiujn
kaŭzas la diferencigaj faktoroj, se oni konsideras, ke tribo en suda Hindio, kiu konsistas el nur ĉ. 800 personoj, "havas 3 specialajn religiajn lingvojn, unu slangon kaj unu dialektan dividon de socia origino" (98).
2. UNUECIGAJ FAKTOROJ
Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj je tri ĉefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.
A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 114.
A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 115.
83
(a) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. - La tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transpasado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produk- tiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al superaj, pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, tra la gento, tra la popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj kaj nun ĝi direktiĝas al la estonta unueca homaro.
Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj mani- festadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:
(i)