Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie. Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktiveco de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terglobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankaŭ en la estonteco.
Ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la funda- mentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo (99
).(ii)
(99) Pri la rolo de la ekonomia faktoro en la formiĝo de la Internacia Lingvo vidu ankaŭ la tre interesan studon de Lucien Laurat,
84
kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli profundan enhavon: de la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis
ia nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La konscio pri la esenca egaleco de la homa naturo, super ĉiuj akcesoraj diferencoj, traboris kaj traboras al si la vojon tre malrapide, sed sendube, ankaŭ sur tiu ĉi kampo, oni iras antaŭen. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto ([25]). Inter la preskaŭ plena aŭ tre forta izoliteco de la kastoj aŭ klasoj en 1a sklaveca aŭ feŭda ekonomia-socia sistemo, unuflanke, kaj la hodiaŭa klasapartiĝo, aliflanke, estas tamen granda diferenco! Inter la antikva-greka vid- punkto, konsideranta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj popoloj, nacioj kaj rasoj estas ankaŭ granda diferenco.
La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, ne signifas ilian unuformiĝon), la demo- kratiĝado de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj - ĉio ĉi ebligas pli viglajn kontaktojn inter la homoj, ĉio ĉi respeguliĝas en la proksimiĝo de la lingvoj.
(b) TEKNIKAJ FAKTOROJ. - La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ en la internacia. Ŝipoj, fervojoj, aviadiloj; aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe - ĝuste tial - potencaj fortoj de lingvoproksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprim- maniero egaliĝas. Tio, sendube, firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unuecigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.
(c) KLERIGAJ FAKTOROJ. - La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la sciencoj kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido - jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo. Miloj da instruistoj kaj profesoroj instruas la unuecan literaturan lingvon de sia nacio al centmiloj da infanoj en la lernejoj. Gin la popolo ĉiutage aŭdas el radioaparatoj, de sur la scenejoj, en kinejoj, tra la televido. Gin oni legas en libroj,
revuoj kaj gazetoj Se hodiaŭ la civilizitaj popoloj havas
siajn grandajn, unuecajn, komunajn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rime- doj. Estas kompreneble, ke en tiaj kondiĉoj ekzistas preskaŭ nenia ebleco por disfalo de la unuecaj naciaj lingvoj en dia- lektojn. La vojo estis kaj estas inversa. La literaturaj, do skribe fiksitaj, lingvoj ne disfalas, sed, male, la dialektoj perdiĝas aŭ fariĝas tute sensignifaj.
* * *