Читаем Retoriko полностью

Same kiel ekzistis pli frue hordo ol tribo, pli frue gento ol nacio, same tiel formiĝis unue la lingvoj hordaj, poste la tribaj, la gentaj, diversaj popolaj-regionaj, la naciaj, fine la Internacia Lingvo. La evolutendenco kondukis ĉiam - surbaze kaj rezulte de elementoj pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj - al malpli granda nombro da lingvoj por pli ampleksaj homgrupoj.

La kreado de novaj, komunaj lingvoj por pli larĝaj sociaj unuoj realiĝadis ĉiam el elementoj de pluraj "patrinlingvoj", kvankam kelkfoje nur unu el ili atingis la ĉefan, decidan pozicion en la nova lingvo dum la aliaj "patrinlingvoj" nur kunhelpis riĉige. Tiamaniere la novkreita lingvo, kiu devis kontentigi pli grandajn postulojn de komunikado kaj de pensado, estis ĉiam pli esprimkapabla, pli nuancita ol la unuopaj lingvoj, el kiuj ĝi originis.

Tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvo- formiĝo en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia, kvankam kondiĉita kaj de la ĝeneralaj ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj cirkonstancoj, kaj de la lingvomaterialo jam kreita ĝis tiu periodo en la malpli larĝaj kadroj de la diversaj "patrinlingvoj".

1. LA GREKA LINGVO

La manieroj, laŭ kiuj estis kaj estas kreataj la grandaj komunaj literaturaj lingvoj, estas diversaj. Unu el la plej interesaj sendube estas tiu de la antikva greka lingvo.

91

Hindeŭropaj triboj, kiuj, veninte de la Nordo, okupis aŭ en sinsekvaj ondoj aŭ per daŭra enfiltriĝado parton de la Balkana Duoninsulo, la insulojn de la Egea Maro kaj la okcidentan marbordon de Malgranda Azio, parolis diversajn helenajn lingvojn. En la regionoj, kiujn ili ekposedis, loĝis gentoj, kies origino kaj lingvoj ne estas konataj. Restis nur kelkaj nomoj. Estas certe, ke la lingvoj de tiuj indiĝenoj ne apartenis al la grupo de la hindeŭropaj. Ankaŭ en Malgranda Azio la Grekoj trovis lingvojn nehelenajn. Tiamaniere la grekaj lingvoj etendiĝis super fremda substrato kaj tio grand- parte eksplikas diversajn novaĵojn en la gramatika strukturo kaj la grandan nombron de "fremdaj vortoj".

En la 7-a jarcento antaŭ la kristana erao Grekio estis dividita en aro da sendependaj urboj-respublikoj. Ekde la tempo de la unuaj skribitaj dokumentoj, en Grekio estis praktikataj multaj lingvoj. El la tekstoj de la 5-a jarcento vidiĝas, ke en tiu epoko ĉiu urbo havis sian propran lingvon. Ĉiuj tiuj lingvoj (kiujn pluraj lingvistoj nomas "dialektoj" tute malprave, ĉar super ili ekzistis neniu komuna lingvo) estas divideblaj je kelkaj grupoj, el kiuj ĉiu konsistas el pluraj lingvoj. La akaja lingvogrupo estas restaĵo de la plej malnovaj invadoj de la helenaj triboj. En la nordorienta parto de la lando estis la eolia grupo, en kiu troviĝis ankaŭ la lingvo de la insulo Lesbo, norne tiu de Sapfa kaj Alceo. La doria grupo konsistis el granda nombro da lingvoj tre mal- samaj inter si. Al tiu grupo apartenis ekzemple la lingvoj de Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo), de la insuloj Kreto, Rodio kaj aliaj. En la doria formiĝis literaturo en Italio kaj en Sicilio. La plej grava el literatura vidpunkto estas la ionia- atika grupo. Miksaĵo de la eolia kaj ionia kreis specialan lingvon, kiun Meillet nomas "artefarita", sed kiu estis uzata por la poezio kaj servis por komunikado de la Grekoj eĉ ekster Malgranda Azio, kiel montras Heziodo. Ĉiuj ioniaj urboj uzis la komunan ionian lingvon, nome ĝenerale tiun, en kiu skribis Herodoto, Anakreono kaj Hipokrato. Male, la Dorianoj, sur pli malalta nivelo, havis tiutempe ankoraŭ multajn lingvojn. En la ionia lingvo estis kreata, ekde la 7-a jarcento, floranta literaturo. En la atika lingvo de Ateno estas produktita la riĉega literaturo de la 5-a kaj 4-a jarcentoj.

92

Ĉiuj ĉi lingvoj kaj dialektoj kunfandiĝis iom post iom, ekde la 4-a jarcento, en unu solan komunan helenan lingvon, kies bazo estis la atika, miksita kun la ionia. Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon - koinк (104) - sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo. Gi fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo. Dum la antikva greka lingvo, kiu estis parolata en

Sicilio, baldaŭ malaperis, forpuŝita de la latina, sed samtempe riĉiginte ĝin, la koinк fariĝis lingvo de ĉiuj regionoj, kiuj en la orienta parto de la Imperio perdis sian sendependecon kaj kie, pli frue, multaj lingvoj estis parolataj. Kompreneble, tiu komuna greka lingvo estis tre riĉigita per multnombraj vortoj de diversaj lingvoj antaŭe parolataj en Grekio kaj en la Oriento.

2. LA LATINA LINGVO

La gentoj, kiujn oni trovas sur la Apenina Duoninsulo en la kontrolebla historia epoko, parolis tre diversajn lingvojn italajn-keltajn. Oni ne scias de kie ili venis, nek kiam ili okupis tiun teritorion. La Liguroj certe troviĝis en centra kaj okcidenta Italio, kiel ankaŭ en suda Gallio, antaŭ ol ili estis reduktitaj al la golfo de Ĝenovo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки