Ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvo- grupoj kun granda nombro da subgrupoj. Ili estis la umbria, la oska kaj la latina. Tiu latina, kiun oni unue renkontas, estis la lingvo de Latio
(104) En la greka
93
Iom post iom, paralele kun la kresko de la potenco de Romo, disvastiĝis kaj samtempe evoluis ĉiam pli kaj pli la latina riĉiĝante senĉese el la fontoj de la venkitaj lingvoj. Ĝi disvastiĝis unue al la apuda teritorio, poste ĝi venkis la ling- vojn de la oska kaj umbria grupoj, ensorbis eĉ la neitalajn lingvojn de Italio, kiel la etruskan kaj la keltan en la nordaj regionoj, kaj la mesapian en la sudaj partoj. Fine ĝi estis altrudita al la plej granda parto de la okcidenta mondo, interalie al Gallio, Hispanio, Norda Afriko.
La komenciĝoj de la latina kiel literatura lingvo datumas nur de la 3-a jarcento kun la dramoj de Livio Androniko kaj kun la verkoj kaj oratoraĵoj de Katono. La Scipionoj, Hortensio, Lukrecio kaj precipe la granda oratoro kaj instru- anto de parolarto, Cicerono, ĝin poluris kaj plue evoluigis. Tiu latina lingvo - miksaĵo de pluraj lingvoj - estis portata sur la glavpinto de la romiaj legioj al vastegaj teritorioj kaj altrudiĝis kiel komuna imperia lingvo al sennombraj regionaj kaj lokaj lingvoj kaj dialektoj. Okazis grandega unueciga procezo, kiu daŭris plurajn jarcentojn.
Kiam en la 5-a jarcento de nia erao la okcidenta parto de la Imperio falis sub la venkaj atakoj de la barbaroj, la menciita unueciga procezo ne estis ankoraŭ plene finiĝinta. Kvankam troviĝas lingvistoj, kiuj asertas, ke ĉiuj loĝantoj de la Romia Imperio parolis la komunan literaturan latinan lingvon, tio ne respondas, nek povas respondi al la fakta stato. Ĝi povas rilati nur al la literaturaj kaj aliaj monumentoj postrestintaj, sed ne al la vivantaj lingvoj de la popolamasoj. Se eĉ hodiaŭ, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj estas konsiderinde pli fortaj kaj efikaj, ol ili estis en tiu epoko, troviĝas tiom da grandegaj diferencoj inter la popollingvoj de la sama nacia komunaĵo, kiamaniere oni povas eĉ veni al la ideo, ke en la 3-a aŭ 4-a jarcento estus ebla plena lingva unueco de ĉiuj popoltavoloj.
Kiam, do, ĉesis la ekonomia kaj politika potenco de Romo, ankaŭ la literatura latina lingvo finis sian vivon de reganta ŝtata lingvo, sed ĝi plue vivis kiel klasa kaj religia lingvo de la kristanismo kaj de la mezepoka reganta feŭda klaso. La popoloj de la iam vasta Imperio plue paroli, kaj evoluigis siajn proprajn regionajn lingvojn el kiuj, en la nova epoko, surbaze de esence alia unueciga procezo, formiĝis la unuecaj t. n. latinidaj lingvoj.
La malnova latina, sekve ne disfalis en plurajn dialektojn, kiel iuj erare opinias, sed ĝi konserviĝis tutece kaj nur transiris de unu socia portanto al la alia, tio estas al la feŭda klaso de nobelaro, al la eklezio kaj al la scienco, kiuj plue evoluigis ĝin. Kontraŭe, la popolaj lingvoj, kiuj ankoraŭ ne estis plene latinigitaj kaj, ĝuste tial, estis malsamaj inter si, plue vivis sian vivon en esence novaj kondiĉoj. Nur, ĉar la unueciga forto de Romo ne plu efikis kaj ĉar la feŭdismo kaj la eklezio, kune kun la scienco, agis kuntene koncerne la latinan lingvon, sed ne koncerne la popolajn, aliaj - diferen- cigaj - faktoroj ekagis kaj, sekve, tiuj lingvoj iris sian propran vojon, influataj ankaŭ de la klasa, mezepoka latina lingvo.
Multe pli poste, en ligo kun la ekĝermo de la kapitalismo kaj ĝia evoluo, kun la paralela formiĝo de la nacioj kaj de la grandaj naciaj ŝtatoj, kreiĝis ankaŭ novaj unuecaj naciaj lingvoj. Tiel formiĝis ankaŭ la latinidaj literaturaj lingvoj. Sed ili ne estis senperaj filinoj de la klasika latina, kiel tion oni kredas kaj kredigas; male, ĉiun el ili gepatras pluraj apartaj regionaj popollingvoj. La franca, itala, hispana, portugala, rumana lingvoj ne devenas, do, de la malnova klasika latina, sed de la latinaj popollingvoj parolataj en la respektivaj regionoj.
3.
ANKORAŬ KELKAJ EKZEMPLOJ Se oni esploras kiun ajn el la hodiaŭaj literaturaj naciajlingvoj, oni ĉiam trovas la samon: ili estas pli aŭ malpli konsciaj kreaĵoj, konsistantaj el multnombraj elementoj.
Jen, ekzemple, la hodiaŭa „franca lingvo". En Francio eĉ nuntempe, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj grandskale manifestas sian efikon, ekzistas "dekmiloj da lokaj parolformoj" (105
). Tiuj parolformoj kaj dialektoj transpasas unu en la alian, tiel ke(105) Verko cit. sub (10), p. XXIX.
95