Kompreneble, en la unua momento diversaj tiaspecaj novaj radikoj, kunmetaĵoj aŭ formoj povas ŝajni "barbaraj". La homoj, se ili ne komprenas la grandajn kaj necesajn riĉigojn aŭ ŝanĝojn en la lingvo, kiu devas adaptiĝi al la novaj bezonoj, atakas tiujn t. n. "barbaraĵojn". Sed la vivo postulas novajn formojn kaj ili regule venkas malgraŭ ĉiuj kritikoj. Cetere, la kritikantoj forgesas, ke ne ekzistas "puraj" lingvoj, kiel ne ekzistas "puraj"' rasoj, kun la ebla escepto de iuj tute primitivaj, dum jarcentoj izolitaj triboj kaj iliaj tribaj lingvoj. La grandaj komunaj lingvoj, en kiuj estis kaj estas kreataj la imponaj literaturoj kaj ĉiuj aliaj kulturaj valoroj tra la historio de la mondo, neniam estis "puraj", sed ĉiam prezentis miksaĵon, al kies forma kaj enhava riĉeco kontribuis multaj fontoj. La novaj vortoj kaj formoj, foje enkondukiĝintaj, estas normale uzataj parole kaj skribe. Oni akceptas ilin kaj la tutan lingvon kiel "naturajn", kiel siajn, tute ne pensante al ilia fakta origino kaj kutime eĉ ne konante ĝin.
Ankaŭ la Internacia Lingvo ĉerpis kaj senĉese ĉerpas el diversaj fontoj riĉiĝante tiel de tago al tago per novaj, nuancitaj esprimoj. Ĝuste tial ĝi estas potenca rimedo de komunikado kaj de pensado en mondaj kadroj.
la antaŭe prezentitan ĝeneralan evolutendencon kondukantan de granda nombro da lingvoj al ĉiam pli malgranda. La novaj grandaj lingvoj fariĝas komunaj sur vastaj teritorioj kun amaso da aliaj lingvoj, dialektoj kaj lokaj parolformoj, kiujn ili anstataŭigas por komunikado sur la tuta nova lingva teritorio kaj samtempe forigas de tiuj regionoj la fremdajn, altruditajn lingvojn de aliaj nacioj.
99
ĈAPITRO VI
LA INTERNACIA LINGVO
El monda vidpunkto la plej elstara kultura-historia evento sur la lingva kampo estas la formiĝo kaj ekesto de la Internacia Lingvo. Gia tasko estas servi kiel komuna lingvo en mondaj kadroj. Pro sia eksterordinara signifo el lingvistika kaj sociologia vidpunktoj, pro sia speciale grava rolo, ĝi meritas apartan atenton.
La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj kondiĉoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj en la plej larĝa senco de la vorto atingis tian karakteron kaj tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri ĝi kaj kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufiĉan internacian lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia lingvo, t. e. lingvo reprezentanta laŭ la internaj elementoj sintezon de la priparolita evoluprocezo sur la lingva kampo. Tion bonege kaj genie komprenis la aŭtoro de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga frazo: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nur nomi ĝin tia". Tiu granda vero estis presita sur la titolpaĝo de la unua
lernolibro, aperinta en la jaro 1887.
La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova, ol la Internacia Lingvo mem. Rakontoj kaj legendoj el la antikva epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis tie kaj tie la mankon de komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu epoko neniu internacia lingvo ekestis nek povis ekesti. En tiu tempo nek la bezono por ĝi povis esti tre sentebla, nek la ĝis tiam atingita evoluo estis kreinta sufiĉe abundan internacian lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo.
100
Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la ĝeneralaj kondiĉoj maturiĝu. Tio okazis en la nova epoko kiam, interalie, la unuecigaj faktoroj venke ekmarŝis kontraŭ la diferencigajn.
1. FORMIĜO
La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo - karakterizata de amasa maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco - havis pluroblan efikon sur la lingvon:
La "tria klaso" - la progresema burĝaro - ĉie starigas la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj, sen internaj dogan- limoj, sen malhelpoj al komerco kaj komunikado. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi sukcesas iom post iom krei unue- cajn ŝtatojn. Paralele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝas kaj plue evoluas la grandaj, komunaj naciaj literaturaj lingvoj.
La mezepoka latina lingvo, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperas iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo. La estingiĝon de la mezepoka latina kiel lingvo de komunikado ne kaŭzis, do, kiel kelkaj erare opinias, la kvazaŭa manko de vortoj en la latina por la novaj ideoj (nenio estus malhelpinta la kreon de tiuj vortoj), sed la malapero de ĝia socia portanto. Tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo, la Hispano J. L. Vives, en sia libro
povus uzi ĉiuj popoloj Pereos la latina lingvo kaj tiam
venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento".