(c) Pro la malapero de la latina, pro la aliflanka kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. Estas akcentinde, ke la materiaj rilatoj, precipe la interŝanĝoj da varoj, treege progresis, dum la spiritaj multe postrestis ĝuste pro manko de komuna lingvo. La lernado de pluraj fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj kaj universitatoj, malgraŭ la milionoj kaj milionoj da laborhoroj
101
oferataj al tiu celo, malgraŭ la grandegaj kapitaloj elspezataj por ĝi, donis vere minimumajn rezultojn. Ĉiu povas facile konstati tion vojaĝante de lando al lando aŭ partoprenante kiun ajn internacian kongreson, konferencon aŭ alian renkon- tiĝon. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin (109
).(d) Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj senĉese formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvo- materialo. Gi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero (110
).Tiele, surbaze de konstanta egaliĝado de la kulturo kaj civilizo, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.
2. INTERNACIECO
Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj - nek laŭenhave, nek laŭforme - kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun la plej simpla gramatika strukturo. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t. n. "tujan kompreneblecon", per kiu kelkaj pseŭdosciencaj
Pri la projektoj de komuna lingvo vidu P. E. Stojan,
Vidu pri tio tre interesajn ekzemplojn en la verko de Max Mьller, cit. sub (37), p. 305 kaj sekv.
102
fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam paro- lantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj ankaŭ multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el tiu de ĉiuj nacioj kaj etnaj grupoj. Ĝuste tio faciligas ankaŭ la rapidan akiron de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.
Sed Esperanto estas internacia ankaŭ el alia vidpunkto. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas pro specialaj kaŭzoj dis- vastiĝintaj ekster la nacia teritorio, eĉ kiam ili estas uzataj en pli aŭ malpli alta grado por internacia komunikado, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. La naciaj lingvoj apartenas al la koncernaj nacioj. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian.
Tial ili povas nur pli aŭ malpli sukcese imiti la lernitan lingvon, tre malofte ĝin majstri, sed neniam ĝin mastri. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo kaj ĉiu membro de tiu kolektivo sentas ĝin kiel sian. Esperanto tial estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ el la vidpunkto de sia socia portanto. Ankaŭ tio kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras. Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vid- punkto de la celo: servi kiel neŭtrala, supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj. Neniu nacia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata "internacia". Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek "internacia" nek "lingvo" antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies profesio ja estas okupiĝi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj!
3. SOCIA PORTANTO