La plivastiĝo de la kampo sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj, kiuj parolas Esperanton, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Al ĝi grave kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata familia vivo. La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas la naciaj literaturaj lingvoj kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Inter- nacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazis precize la malo de tio, kion pseŭdosciencistoj siatempe "antaŭvidadis" kaj kion ignorantoj ankaŭ hodiaŭ superece asertas.
5. FORTO
La Internacia Lingvo povas aspekti "nenatura" nur al la homoj, kiuj ne regas ĝin aŭ ne scias ĝin kontentige. Sed tiaspecan "nenaturecon" havas ĉiu ajn lingvo, kiam ĝi estas aŭdata aŭ legata de persono, kiu ne konas ĝin. La nederlanda lingvo sonas terure "barbare" al la germana orelo. Kaj inverse. Nur, kompreneble, oni tion ne kutimas diri pri la naciaj lingvoj, dum pri la Internacia Lingvo kiu ajn duonklera ulo sen ruĝiĝo aŭdace kuraĝas doni sian altan opinion! Estas
plej interese, ke tiaj personoj ofte tute nekontentige scias sian propran nacian literaturan lingvon kaj tial ne povas konscii kiel barbare ĝi sonas el ilia buŝo aŭ aspektas en ilia skribo.
Oni, fine, komprenu, ke la Internacia Lingvo estas tiel
113
"artefarita", kiel ĉiu ajn nacia lingvo ( ), se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas "kreata de la homo". Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton de "artefarita" aŭ "helpa" aŭ kiun ajn alian, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por, intence aŭ ne, elvoki superfluajn konfuzon kaj miskomprenon?
Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe la personoj, kiuj jam ekuzis ĝin, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. Ĉiu uzanto de la Internacia Lingvo kaj precipe ĉiu oratoro devas havi la profundan konvinkon, ke la instrumento taŭgas ĝis la plej alta grado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de li, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.
Sed, tio ne koncernas nur la Internacian Lingvon. Ĝi samas ankaŭ por la naciaj lingvoj! Aŭ, eble, iu opinias, ke la naciajn lingvojn - siajn proprajn - ne estas necese lerni, studi, ellaboradi, poluri? Kial, do, oni dediĉas al ili en ĉiuj lernejoj de la mondo tiom da jaroj da intensa laboro? Kial post tiu longa lernado oni kutime tre modeste scias sian propran nacian literaturan lingvon?
Ĝuste tial, ĉar la naciaj lingvoj estas neniaj naturaj feno- menoj, sed kreaĵoj de la socio: nuntempa kaj iamaj! Ĝuste tial, ĉar ankaŭ la naciaj lingvoj estas regataj de leĝoj kaj
(113) En sia verko
idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio estas
prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo. La natura vivo de la lingvo efektiviĝas en la dialektoj" (p. 49).
109
reguloj, kiujn oni devas bone ellerni kaj plue daŭre studadi, se oni deziras ekposedi eĉ sian propran nacian lingvon!
Inter la naciaj lingvoj kaj la Internacia Lingvo ekzistas, fakte, nenia principa diferenco. Kaj la unuaj kaj la dua havas la saman socian portanton: la homgrupon. La evoluon de unuj kaj tiun de la alia influas diversaj faktoroj. Kaj la naciaj lingvoj kaj la Internacia estas kreataj ĝis certa grado spon- tane, sed post certa grado ankaŭ konscie. Kiom granda estas la konscia partopreno en la lingvokreado, principe ne gravas. Sed la grado de konscieco havas tamen signifon - pozitivan - koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! Ĝuste tial la Internacia Lingvo multrilate superas la naciajn ne nur kiel komunikilo en la ĉiutaga vivo, sed ankaŭ kiel arta esprimilo.