En la itala lingvo ekzistas la vorto
priskriba esprimado iamaniere akvigas kaj malfortigas la batan potencon de la ideo.
En multaj lingvoj oni povas formi el kelkaj substantivaj radikoj verbojn. El la radiko "reĝ" oni en pluraj lingvoj povas formi la verbon "reĝi", sed oni povas uzi ankaŭ la formon "esti reĝo". Inter la du formoj, evidente, estas granda dife- renco. La unua estas multe pli dinamika, ol la dua. "Reĝi" signifas proksimume "agi, konduti kiel reĝo", dum "esti rego" havas karakteron de pura konstato, tre statika. Se, do, el la vorto "reĝo" oni povas krei du diferencajn formojn kun propraj nuancoj, la samon oni principe povas fari el kiu ajn alia simila substantiva radiko. Tamen, en la naciaj lingvoj tio ne estas ebla por la grandega plimulto de substantivoj. En Esperanto estas paralele kaj konsekvence uzeblaj ambaŭ formoj, kaj oni povas tiamaniere klare esprimi la du pensajn nuancojn, la dinamikan kaj la statikan, per du diferencaj formoj. Oni uzos la verban formon - reĝi, profesori, advokati, soldati. . . . - ĉiam, kiam oni volas akcenti la aktivecon. Oni uzos la statikan formon, se la akcento troviĝas sur la pura konstato. Estas, ja, granda diferenco inter "li ĉiam profesoras" kaj "li estas profesoro". Tiu plena libereco - libereco limigita
115
nur de la leĝoj de logiko - ne nur ebligas tre precizan kaj nuancitan esprimadon, sed ankaŭ malfermas novajn vojojn al la penso.
En multaj lingvoj oni povas formi verbojn ankaŭ el pluraj adjektivoj. Tamen, ne estas eble tion fari en ĉiuj lingvoj. Krome, ankaŭ en la lingvoj, kiuj tion ebligas, la regulo ne estas ĝenerala, sed ĝi aplikiĝas nur al kelkaj adjektivoj. En Esperanto la regulo estas ĝenerala kaj ankaŭ sur tiu ĉi kampo ĝi estas limigita nur de la postuloj de la logiko. En Esperanto oni tre bone povas diri "esti blanka", sed oni povas ankaŭ tre bone diri "blanki". Denove la unua formo estas statika, dum la dua havas dinamikan nuancon. La unua konstatas la blan- kon, dum la dua signifas proksimume: impresi blanke, preskaŭ bati per la blanko. Se oni havas antaŭ si simplan blankan paperon, oni tute certe ne diros "la papero blankas", sed oni diros "la papero estas blanka". Sed se oni skiglitas en montaro kovrita de neĝo, se oni en tiu situacio volas esprimi la akti- vecon de la neĝa blanko, oni devas diri "la neĝo blankas". Tiel, per simpla, mallonga bela kaj klara formo oni esprimis la penson, ke ne nur la neĝo estas blanka, sed ke ĝi ankaŭ forte impresas blanke. Tiamaniere la Internacia Lingvo prezentas larĝajn eblecojn de nuancita esprimado: esti blanka, blanki, blankigi, blankiĝi. . . .
La principo de vortkunmeto en Esperanto surbaze de libera kunigo de precize difinitaj radikoj kaj afiksoj entenas sen- finajn eblecojn por kreado de novaj, tre klaraj esprimoj. La afiksoj
116
DUA PARTO
RETORIKO
Ĉapitro VIII
ELOKVENTECO KAJ RETORIKO
Ekzistas homoj, kiuj havas naturan talenton konvinke kaj trafe paroli. Iliaj frazoj estas klaraj, iliaj argumentoj fortaj. Ili sukcesas facile persvadi. En rondoj de laborkamaradoj, de amikoj, de kolegoj iliaj ideoj estas atentataj kaj iliaj opinioj volonte akceptataj. Ili estas elokventaj.
La elokventeco estas, do, natura talento paroli bele, trafe kaj konvinke. Ne gravas la loko kie oni parolas, nek la medio al kiu oni parolas. Elokventa oni povas esti surstrate, en uzino, en familia rondo, en societo, sed elokvente oni povas paroli ankaŭ publike: en juĝejo, en parlamento, en akademio aŭ universitato, en preĝejo, antaŭ armeo. . . .