lernejo de ĝia teorio. Grandaj oratoroj estis kutime ankaŭ instruantoj de la parolarto. Jam antaŭ la alveno de Gorgio, tie aktivis Antifono (480-411), la unua el la 10 famaj oratoroj de la antikva Atiko. Estas interese, ke li profesie okupiĝis pri verkado de paroladoj por aliaj, sed mem parolis publike nur unu solan fojon: en sia propra proceso antaŭ ol li estis kondamnita je mortpuno pro perfido. Estas verŝajne, ke Antifono ne nur okupiĝis pri verkado de paroladoj, sed ankaŭ mem instruis kaj skribis verkon pri la tekniko de la parolarto.
En Ateno publike paroladis, prelegadis pri diversaj temoj, de matematiko ĝis mitologio, kaj instruadis retorikon la sofistoj, el kiuj la plej famaj estis Protagoro
(Protagoras) el Abdero, Prodiko (Prodikos) el Keoso kaj Hipio (Hippias) el Eliso. Instruante la parolarton, la grekaj sofistoj estis devi- gataj studi ankaŭ la lingvon kaj tiel ili fariĝis samtempe la unuaj gramatikistoj. Ilia ĉefa celo estis instrui la metodojn de sukcesa argumentado kaj konvinkado. Eluzante la plurob- lan signifon de la vortoj, ili kelkfoje faradis nur ŝajne ĝustajn, sed fakte erarigajn kaj trompajn konkludojn ([27]). Kvankam ili sendube havis meritojn por la evoluigo de la filozofia penso kaj por la lingvoscienco, tamen tiu ilia instruado de erarigaj rezonadoj kreis pri ili malbonan famon, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ eĉ en la ĉiutaga lingvo per la vorto "sofismo". Platono (428-348), kiu pritraktis retorikon en pluraj el siaj verkoj, precipe en "Gorgio" kaj "Fedro", akre atakis la sofistojn, riproĉante al ili la misuzon de la vortoj. Li prave diris, ke la sofistoj celis nur la venkon sub ĉiu ajn kondiĉo, ne elektante la rimedojn por la atingo de tiu celo, sen ia ajn konsidero al la vero. La sofistoj ne komprenis, ke vere granda kaj nobla parolarto estas nedisigebla de la vero; ke ĝuste la venkigo de la vero devas esti ĝia fundamento kaj fina celo. Dum "Gorgio" rilatas ĉefe al la kritiko de la sofista retorika skolo, "Fedro" celas prezenti la bazojn de pozitiva parolado.I22
Per tiu verko Platono deziris montri, ke efektive scienca retoriko - en tiu ĉi kazo ĉiu proza komponaĵo - devas baziĝi sur la logiko kaj sur la studo de la homa animo, precipe de la pasioj. Tial li difinis retorikon kiel filozofian sciencon, bazitan sur dialektiko (logiko) kaj psikologio.
Konataj oratoroj de la 5-a jarcento estis, krom la menciita Antifono, ankaŭ Periklo kaj Eskino, la amiko de Sokrato.
La fino de la 5-a jarcento kaj la tuta 4-a jarcento estis la epoko de ĉiuflanka kaj abunda florado de la oratora arto kaj de la retoriko. Al ĝi apartenas naŭ el la dek grandaj oratoroj de Atiko. La serion komencas Andocido (Andocides)
kaj Lizio (Lysias), kies verkojn distingas simplaj vortoj, klara kaj delikata stilo. Sekvas la fama Izokrato (436-338), kiu postlasis 21 paroladojn, kaj Izeo (420-350), de kiu konserviĝis 12 oratoraĵoj. La greka oratorarto atingis sian kulminan punkton en la brilaj paroladoj de Demosteno (384-322), la plej genia, la plej honesta, la plej sincera kaj tial la plej granda oratoro de la antikva tempo kaj certe unu el la plej elstaraj oratoroj de ĉiuj epokoj. En siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman balancon de Izokrato. De Demosteno konserviĝis 69 oratoraĵoj, el kiuj la plej konataj estas la "Filipikoj", eldiritaj kontraŭ Filipon de Makedonio kaj liajn partianojn, "Pri la Falsa Legacio" kaj "Pri la Krono". Eskino (389-314), samtempulo kaj politika kontraŭulo de Demosteno, postlasis 3 paroladojn. La aliaj konataj oratoroj de tiu periodo estis Likurgo (Lykurgos) kaj Hipereido (Hypereides), kunbatalintoj de Demosteno kontraŭ Eskinon kaj la aliajn subtenantojn de Filipo. La lasta el la dek estis Deinarko, kontraŭulo de Demosteno.Kiel instruantoj de la parolarto estas menciindaj la famaj retoroj Trasimaho el Kalcedonio, Teodoro el Bizanco, Izeo kaj precipe Izokrato, la instruisto de la ĉefaj oratoroj de tiu epoko.
Izokrato (436-338) ricevis la plej bonan edukon, kiun la tiamaj sofistoj povis doni. Jam kiel junulo li ellernis la subtilaĵojn de la gramatiko, kiel ĝi estis instruata de Protagoro kaj Prodiko. Li studis ankaŭ la retorikon de Gorgio, kun kiu li poste estis en personaj rilatoj. Izokrato edziĝis al la vidvino
123