La elokventeco havas nenion komunan kun la babilemo. Paroli multe kaj abunde, ofte pri tute malgravaj aferoj, ne signifas paroli elokvente. La elokventeco ne estas identa al abundo de la vortoj, sed al taŭga uzo de la vortoj. Babilema homo ne estas elokventa, kaj elokventa persono neniam estas babilema. Tial estas erara la ofta opinio, ke troparolema homo posedas naturan antaŭkondiĉon por fariĝi oratoro. Tute male, tia homo, se li ne sukcesas forigi tiun sian mankon, neniam fariĝos bona oratoro. Se li parolos publike, li eble elverŝos amason da frazoj, li ne haltos, li plenigos la spacon per sia
119
voĉo, sed liaj vortoj ne penetros en la orelojn de la aŭs- kultantoj, li ne ekregos la publikon.
La elokventeco estas bazo de la parolarto. Se elokventeco estas komparebla al natura, vigle fluanta torento, la parolarto estas konscie reguligita potenca rivero. La parolarto, kiu kelkfoje estas nomata ankaŭ retoriko, estas konscie reguligita elokventeco. Tamen, la parolarto, principe, povas rilati kaj al privata konversacio kaj al publika esprimado de pensoj. Inter la du kategorioj estas tre granda diferenco. Tute aliaj reguloj
koncernas la elokventecon en privata vivo, kaj tute aliaj reguloj rilatas al publika elokventeco. Ankaŭ en privata konversacio oni povas sin esprimi trafe kaj bele, oni povas konscie atenti sian stilon, oni povas tiamaniere atingi pli grandan efikon. Pri tiu konscie reguligita elokventeco, kiun ni nomos, por simpligi la aferon, privata elokventeco, estas skribitaj multaj verkoj. Precipe en la lasta tempo oni esploris la aferon sufiĉe vaste kaj el lingva kaj el psikologia vidpunk- toj. Fakte, ankaŭ tiun privatan elokventecon, se ĝi estas konscie reguligita, oni povas nomi parolarto. Tamen, regule, sub parolarto oni ne komprenas tiaspecan elokventecon. Kiel parolarto estas kutime konsiderata nur la publika elokventeco, kiu estas regata de certaj principoj kaj reguloj.
La scienco kiu studas la regulojn de la parolarto estas retoriko ([26]). Oni devas klare distingi inter elokventeco, kiu estas - kiel dirite - natura talento persvadi, kaj retoriko, kiu estas scienco studanta la regulojn de trafa kaj konvinka publika parolado. Elokventeco povas ekzisti, kaj fakte ekzistas, ekster kiu ajn studo, ekster lernado, dum retoriko riguligas la elokventecon kaj levas ĝin al pli alta ŝtupo: al ŝtupo de parolarto. La elokventeco - prave diris Voltaire - naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko. Unue la homoj elokvente spertoj de grandaj oratoroj, sed ankaŭ surbaze de abstrakta rezonado. Retoriko, do, estas teorio de la parolarto.
Kaj la parolarto kaj la retoriko naskiĝis en la antikva Grekio. Ĝis la mezo de la 5-a jarcento antaŭ nia erao Grekio havis nur oratorojn, kiuj estis formitaj en la praktiko. Ĝis tiu tempo la arto persvadi apartenis al tiuj, kiuj estis nature elokventaj. Iliaj paroladoj estis alte aprezataj. En la publika vivo de Grekio tiuj nature elokventaj civitanoj havis grandan influon.
Sed meze de la 5-a jarcento komenciĝis en Sicilio la unuaj provoj studi teorie la publikan parolarton. Inter la jaroj 470 kaj 460 la urboj-ŝtatoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn reĝimojn kaj establis demokration. La nova politika atmos- fero favoris la evoluon de la parolarto. En ligo kun tio formiĝis la ideo, ke en bona parolado enestas iu sistemo kaj ke per studo de tiu sistemo estas eble eltrovi ĝiajn principojn kaj regulojn. Ĉiu nature talenta homo, se korekte instruata, povas ellerni ilin. Tiel ekestis la unuaj provoj starigi regulojn pri la publika parolarto: naskiĝis retoriko.
Korakso el Sirakuzo kaj lia disĉiplo Tizio estis la unuaj instruantoj de la parolarto, la unuaj retoroj. Alia granda sicilia majstro, Gorgio
Kvankatn Gorgio estas ĝenerale konsiderata kiel sofisto, li mem ne opiniis sin tia, sed, laŭ la aserto de Platono, ĉiam nomis sin retoro
Ateno fariĝis ne nur centro de la parolarto, sed ankaŭ