La donitaj ekzemploj ne ŝajnas tre trafaj. Antaŭ ĉio estas rimarkinde, ke oni sendube povas sentadi sen helpo de apartaj signoj. La amon, la malamon, la ĝojon, la malgajecon k. s. oni sentas sen lingvaj operacioj kaj analizoj. Se pentristo, skulptisto aŭ alia artisto esprimas sin per aliaj rimedoj ol per la lingvo, tio signifas, ke sur tiu senta kampo li uzas nelingvajn esprimilojn, sed tio tute ne signifas, ke li kapablas, sur la kampo de logika pensado, utiligi la instrumentojn de sia aparta arto. Aliflanke, la metiisto aŭ laboristo, kiu preskaŭ aŭtomate produktas iun objekton, atingis la aŭtomatecon - se oni entute rajtas uzi tiun vorton - post longa praktikado, kiu, sendube, en la komenco postulis logikan pensadon helpe de la lingvo. Aŭtomataj agoj kaj reagoj absolute neniom kontraŭ- staras la aserton, ke logika pensado estas ebla nur pere de la lingvo. Nur la lingvo, per siaj ĝeneraligoj kaj kategoriigoj, ebligas la komponadon de logikaj frazoj, konkretigantaj kaj reliefigantaj la logikecon de la penso. Tia logika frazo, kon- kretigo de la penso, formas la bazon de plua penso, kiu denove konkretiĝos en nova frazo. Tiamaniere la lingvo helpas la penson kaj la penso antaŭenigas la lingvon.
La penso kaj la lingvo influas sin reciproke. Tamen, la penso, kiu siavice evoluas sub tre diversaj influoj de la materia vivo, estas la unua kaj la lingvo postsekvas. Tio signifas, ke la ŝvelanta penso senĉese serĉas novajn, adek- vatajn esprimojn en la lingvo. Trovinte tiujn esprimojn, ĝi mem ricevas novajn eblecojn de laboro, kio rezultigas la serĉon de pluaj novaj esprimoj. En tiu reciproka influado kaj helpado evoluas kaj la penso kaj la lingvo. Se la penso estas patrino de la lingvo, aliflanke la filino estas ne nur utila, sed nepre necesa al sia patrino. Dirite per aliaj vortoj:
La riĉeco de iu lingvo estas grava ne nur el vidpunkto de interhoma komunikado, sed ankaŭ el vidpunkto de pensado. Ju pli riĉa la lingvo, des pli grandaj la eblecoj de pensado, de
adekvata esprimiĝo, de komunikado kaj - el retorika vidpunkto tre signifa - de influado al aliaj.
Sed, kio fakte estas la lingva riĉeco?
113
Kutime oni opinias, ke ju pli da vortoj enhavas iu lingvo, des pli riĉa ĝi estas. Sendube la vortprovizo estas bona mezurilo. Ĝi, tamen, ne estas la sola.
Antaŭ ĉio oni devas memori, ke multaj vortoj, pro la faritaj progresoj, arkaikiĝas kaj estas tute neuzeblaj en la novaj cirkonstancoj. Plej ofte ili troviĝas nur en la plej grandaj vortaroj. Forlasitaj de ĉiuj, nekonataj kaj nekomprenataj, ili estas nur superflua ornamaĵo, ne taksebla kiel lingva kapitalo.
Aliflanke oni devas ne forgesi, ke multaj reguloj de ĉiuj naciaj lingvoj - kreataj kaj evoluigataj dum jarmiloj sub la influo de esence aliaj kondiĉoj ol estas la hodiaŭaj - iel rigidiĝis, malelastiĝis kaj tial preskaŭ perforte ligas la penson, devigante ĝin funkcii en kadroj limigitaj.
La riĉeco de la lingvo ne dependas de la tuta vortotrezoro, kolektita kaj registrita en vortaroj, sed de tiuj vortoj, kiuj estas uzeblaj kaj aplikeblaj. Nur la vortoj, taŭgaj por espri- mado de niaj pensoj kaj intencoj estas konsidereblaj kiel vera lingva riĉaĵo.
La elasteco kaj fleksebleco de la lingvaj formoj estas same tiel, eble eĉ pli gravaj elementoj de la lingva riĉeco. Vane iu lingvo posedas centmilojn da vortoj, se tiuj vortoj ne estas praktike uzeblaj! Vane iu lingvo havas la plej detale ella- boritajn gramatikajn formojn, se tiuj formoj estas ne helpiloj, sed bremsoj de la penso!
Se oni juĝas la lingvan riĉecon laŭ tiu kriterio, oni povas
facile konstati, ke la Internacia Lingvo estas la plej riĉa lingvo de la hodiaŭo.
Ofte aŭdiĝas demandoj, ĉu oni povas literature kaj science verki en la Internacia Lingvo, ĉu Esperanto taŭgas kiel lingvo de paroladoj, prelegoj, lekcioj, diskursoj. Multaj opinias, ke Esperanto, eble, taŭgas por la ĉiutaga praktika vivo, sed ke tiu lingvo ne estas konvena instrumento por esprimado de pli komplikaj pensoj.
Tiu opinio estas tute erara. La internacia karaktero de Esperanto ebligas adekvatan esprimadon de ĉiuj apartaĵoj, en- tenataj en ĉiu unuopa nacia lingvo. Tio, fakte signifas, ke ĝi estas multe pli riĉa ol kiu ajn nacia lingvo. Tio, kion oni povas diri en la naciaj literaturaj lingvoj, oni povas esprimi
114
ankaŭ en la Internacia Lingvo. Male, la apartaĵoj de unu nacia lingvo tre ofte ne estas adekvate esprimeblaj en alia nacia lingvo.
Jen nur du, tri ekzemploj: