Laŭ la antaŭvido de Zamenhof, la Internacia Lingvo evoluis principe same tiel, kiel evoluas kiu ajn alia lingvo. Ankaŭ tiu fakto estas ĝenerale ne sole malmulte komprenata, sed plej ofte absolute malkomprenebla eĉ en medioj de lingvistoj kun mondfamaj nomoj. Pri tio, ke "Esperanto ne povas evolui" aŭ ke ĝi "devos disfali en dialektojn" estas skribite jam tiel multe, ke oni povus presigi tutan libron de plej absurdaj citaĵoj. Temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj.
Kaj unu el la faktoj estas, ke en sia 84-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis. La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per plilarĝigo de la senco aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭigis la pli longajn. Ĉiuj
eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj. La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn, sed la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj
(111) Estas eble utile atentigi, ke parto de la individuoj neniam eliras el la kadroj de sia dialekto aŭ eĉ loka parolformo. Tiaj perso- noj ne partoprenas kaj ne povas partopreni en la kreado de la nacia lingvo. Alia parto ellernas kiel familian lingvon tuj la nacian literatu- ran kaj ofte eĉ ne konas la regionan dialekton aŭ lokan parolformon. Sekve, tiaj personoj, kvankam ili loĝas en la regiono, ne estas konsista parto de la regiona aŭ loka lingva komunaĵo. Granda nombro da individuoj - varia de lando al lando - manifestas, tamen, ambaŭ aspektojn de sia socia aparteno. Nur ankoraŭ relative malgranda nombro da personoj efektive manifestis la trian aspekton kaj akceptis la Internacian Lingvon kiel ĝian lingvan esprimon.
106
112
terminaroj, kaj nun en la Plena Ilustrita Vortaro ( ).
Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de sia simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro estos pli aŭ malpli granda.
La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la indi- vidua vortprovizo respondas al la tuta vortaro de iu lingvo!
La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel tion pensas kelkaj pseŭdo-sciencistoj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla kaj logika gramatika strukturo, en la genia sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.
Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian plenan unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj aŭ per aliaj nacismoj kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por
(112) Esperanto senĉese riĉiĝadis kaj plue riĉiĝos per neologismoj, kiuj estas efektive bezonataj. Tion diktas ne la tavoloj, kiuj en sia propra nacia lingvo ne bezonas pli ol kelkajn centojn da vortoj, sed la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la kreon de adekvata esprimo. De tiuj vere bezonataj neologismoj oni devas distingi la arbitrajn novajn vortojn, kiujn kelkfoje netalentaj literaturaj komen- cantoj enkondukas en la lingvon por rimigi siajn versojn aŭ por kapriceme ludi. Superflue diri, ke tiaspecaj "neologismoj" ne firmiĝis kaj ne havas ŝancon enkondukiĝi.
107
tiun lingvon kiel unuecan. Kiam tiu volo ĉesas ekzisti pro la pli granda pezo de diversaj diferencigaj faktoroj, tiam la lingvo ĉesas ekzisti kiel unueca. Tio povas okazi al la naciaj lingvoj, se pro diversaj kaŭzoj - plej ofte ekonomiaj kaj politikaj - rompiĝas la ĝis tiam unueca lingvokomunaĵo en plurajn sociajn unuojn, sed tio ne povas okazi al lingvo internacia,