Spitante ĉiujn obstaklojn - antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn - la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evolua- dis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan, vivantan lingvon, kun tute propra spirito, de vivanta inter- nacia kolektivo.
Sed ĝuste je tiu ĉi punkto por multaj, ankaŭ por la grandega plimulto de filologoj, ekestas la demando, kiu kaŭzas tiom da konfuzo kaj tiom da miskonkludoj. Se vere la efek- tiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, ekzistas popoloj, ekzistas nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas - oni demandas - tiu "internacia popolo", kies lingvo estas la Internacia? Ĝi ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto. Esperanto povas, eble, taŭgi por esprimi la plej ordinarajn pensojn, aŭ esti iu ekzer- cilo por la cerbo "pli taŭga ol estas la ŝakludado aŭ briĝo" (pluraj "simpatiantaj" lingvistoj en diversaj verkoj), aŭ konveni kiel pli-malpli interesa flankokupo, sed ĝi ne povas esti vera, vivanta lingvo! Kaj oni eĉ ne parolu pri la eblecoj de literatura kreado aŭ entute de arta esprimiĝo en ĝi! Ankoraŭfoje, anstataŭ koni kaj rekoni la faktojn - antaŭkon- diĉo de kiu ajn scienca analizo aŭ konkludo - oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj!
Nu, la tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la multnombraj dialektoj (kiuj tre verŝajne nomiĝus "lingvoj", se super ili ne starus la komuna nacia lingvo), oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grand- parte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de la 104
koncerna dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj
La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva (ne abstrakta, ekzemple nur en filozofia penso) aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciproka intergenta malamo. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formi- ĝantaj kondiĉoj. La humaneca internaciismo estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Gi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.
Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia ĝi, siavice, daŭre fortikigis kaj fortikigas tiun senton.
Kaj tiel la samaj personoj - certe ankoraŭ ne multnombraj - kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas
105
kiuj povas (111
) manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono - la regiona dialekto; al la nacio - la nacia lingvo; al la homaro - la internacia Esperanto.4. UNUECO