Читаем Retoriko полностью

Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la limigitajn bezo- nojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Inter- nacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio, tra la tuta mondo. Kiam oni amase, grandskale eklernos la Inter- nacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo!

110

ĈAPITRO VII

LINGVO KAJ PENSO

La lingvo ne estas nur la ĉefa rimedo de komunikado. Ĝi estas ankaŭ instrumento de pensado. La lingvo ebligas ĝeneraligojn kaj kategoriigojn de la fenomenoj. Nomi iun objekton, iun aperaĵon, iun agon signifas koni ĝin ĝis certa grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo - la vorto.

La nocio, kompreneble, ne devas esti absolute vera. Kutime ĝi estas nur relative vera. La vero, ja, estas vera nur en certaj cirkonstancoj, sub certaj kondiĉoj, en la kadro de la atingita ĝenerala evoluŝtupo kaj sciogrado. La kono de la mondo pro- gresas nur iom post iom kaj senĉese novaj eltrovoj de la scienco kontribuas al plilarĝigo kaj pliprofundigo de la mal- novaj scioj.

Tial ne nur la lingvo progresas, sed ankaŭ la enhavo de la vortoj senĉese ŝanĝiĝas de epoko al epoko. Eĉ pli, en la sama epoko, por la samtempaj generacioj tiu enhavo ne estas la sama por ĉiuj individuoj. Alia estis la enhavo de la vorto "suno" antaŭ Galileo kaj alia post li. Alia estas la koncepto, kiun entenas la vorto "atomo", por granda fizikisto kaj tute alia por nefakulo. Alian ideon pri la vorto "Esperanto" havas homo, kiu parolas la Internacian Lingvon, kaj tute alian homo, kiu nur ion aŭdis pri ĝi. Sekve, la tuto de la lingvo respegulas la tuton de atingitaj scioj fare de la tuta socio en difinita epoko, sed la individua lingvokono - modesta kom- pare kun la tuto same tiel, kiel estas modesta la individua

111

scio kompare kun la socia, do komuna scio - neniam identas nek povas identi kun la socia lingvokono, t. e. kun la kono, kiun havas la kolektivo, prenita kiel tuto, pri la lingvo.

Ekzistas vortoj - tre malmultaj - kiuj estas ĝenerale

konataj de la tuta lingva kolektivo. Aliaj vortoj estas konataj nur en certaj fakoj, en certaj branĉoj, en difinitaj medioj. Fine, sufiĉe granda nombro da vortoj estas konata nur de specialistoj. Sed eĉ la vortoj ĝenerale konataj, aŭ la vortoj konataj nur de fakuloj kaj specialistoj, ne enkadrigas saman kvanton da scio por ĉiu unuopa individuo. Senfina varieco ekzistas tiurilate. Preskaŭ tiel granda, kiel multnombraj estas la apartenantoj de la koncerna lingva komunaĵo.

Tamen, ia komuna kerno de scio estas entenata en ĉiu vorto. Ke suno estas brilanta kaj varmiganta disko, leviĝanta matene kaj malleviĝanta vespere, ke ĝi estas la plej granda objekto sur la ĉielo, vidata de la homa okulo, ke, do, kiam oni diras "suno" oni pensas ĝuste al tiu objekto kaj ne al luno aŭ al iu stelo, tio sendube estas kerna komuna enhavo de la vorto suno en ĉiuj epokoj kaj por ĉiuj individuoj, ekde la momento kiam la homo ekkonsciis pri tiu objekto kaj nomis ĝin tiel. Same tia kerna komuna enhavo troviĝas en kiu ajn alia vorto kaj tiun enhavon konas ĉiu persono, kiu konas la vorton mem. Sed, ekster tiu kerno la enhavo de la vorto varias de epoko al epoko, de unu socia grupo al alia, de individuo al individuo!

Prenante en konsideron la suprajn rezervojn pri la precizeco de la vortoj, oni povas senerare aserti, ke la lingvo, tia kia ĝi estas, ebligas la pensadon. Sian atingitan scion - relativan, kiel ni vidis - la homo iamaniere fiksas, konkretigas en la lingvo. Tio ebligas al la penso realigi novajn mensajn opera- ciojn, fari novajn kombinojn, atingi novajn sciojn kaj tiel senĉese proksimiĝadi al la neatingebla absoluta vero.

Ekzistas lingvistoj kaj filozofoj, kiuj opinias, ke estas eble pensi sen la helpo de la lingvo. Oni donas ekzemplojn de art- istoj, kiuj esprimas sin per koloroj, personoj k.t.p. ne uzante tiucele la lingvon. Oni mencias ankaŭ laboriston aŭ metiiston, kiu produktas preskaŭ aŭtomate diversajn objektojn ne uzante por tiu celo la lingvon, kvankam - oni diras - evidente li efektivigas dum sia laboro pensajn operaciojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки