Читаем Retoriko полностью

(107) La diversaj provoj nuntempaj kaj de la lastaj jardekoj "purigi" la naciajn lingvojn de "fremdaj" vortoj estas ne nur reakciaj, sed eĉ stulte mortigaj por la lingvoj mem. Tiuj provoj estas la lasta krio de la mortonta novnaciismo, kiu manifestiĝis en diversaj landoj en la lastaj jardekoj sub tiu aŭ alia formo. Tiel, ekzemple, la italaj faŝistoj deziris elimini el la itala lingvo plurajn internaciajn vortojn kon- siderante ilin "de fremda origino". La ridinda rezulto estis, ke la vortoj hotel, menu, chauffeur, kiuj fakte havas latinan originon, kvankam ili eniris en la italan lingvon el la franca, estis anstataŭigitaj per albergo, lista kaj autista kun origino - ĝermana aŭ greka! En la kroata lingvo, sub la dummilita faŝisma reĝimo, oni same tiel faris perfortajn anstataŭigojn de internaciaj vortoj, ekzemple por telegram, telefon, radio, automobil estis enkondukitaj brzojav, brzoglas, krugo- val, samovoz, kio estas sklaveca traduko de la koncernaj internaciaj vortoj. La popolo priridis tiujn esprimojn. Enkondukiĝis eĉ moka esprimmaniero kaj anstataŭ automobil samovoz oni ŝerce diradis: kvarrada memmoviĝanto kun aerblovitaj radoj! Ĉiuj ĉi kaj similaj "purigoj" estas tute kontraŭaj al la unuecigaj evolutendencoj de la lingvo ĝenerale. Tial, tiuj provoj estas kondamnitaj al senduba malsukceso, kvanham provizore, sub la premo de la politika potenco, ili povas havi kelkajn rezultojn - negativajn kompreneble.

97

formiĝis laŭ alia vojo. Ĝi ekestis precipe en la kancelarioj de la princoj, sed la reformacio, prenante ĝin kiel literaturan lingvon, fiksis ĝin pli precize. Tiu ĉi komuna germana lingvo, iom peza kaj sufiĉe malfacila, estis kaj estas instruata en la lernejoj, uzata en la scienco kaj en la literaturo, sed, malgraŭ tio, ĝi ne estas posedaĵo de la tuta popolo en tiu grado, en kiu la franca popolo posedas sian literaturan komunan ling- von. Ankaŭ en la germana lingvo, kompreneble, troviĝas multaj pruntvortoj, sed unu el la karakterizoj de la germana lingvo estas, ke ĝiaj kreantoj preferas vesti ilin per germana ŝtofo. Tiel, ekzemple, la germana Ausdruck estas nenio alia ol sklaveca traduko de la latina expressio kaj ĝi havas en la germana ĉiujn nuancojn de la franca expression (esprimo); la vorto Fernsprecher estas traduko de telefono (el la greka distanco-sono); Wasserleitung (akvo-kondukilo) anstataŭigis la antaŭan Aquadukt, pruntita de la latina k.t.p.

La itala komuna lingvo havas sian bazon en la toskana lingvo (lingua toscana), kiun kreis kaj evoluigis la kulturaj rondoj de Florenco (Firenze). Ankaŭ en Italio ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj lingvoformoj. Ili estas tiel malsamaj inter si kaj tiom diferencaj de la literatura itala lingvo, ke persono kiu scias la italan, tute ne povas kompreni, aŭ nur tre malfacile, la dialektojn, ekzemple tiun de Piemonto (piemontese).

La rusa lingvo baziĝas sur la dialekto de Moskvo, dum la japana fontas el la dialekto de Tokio. La nacia lingvo de Ĉinio estas ĉefe reprezentita de la norda mandarena, precipe el la regiono de Pekino. En Ĉinio ekzistas amaso da dialektoj kaj lokaj parolformoj. En la Nacia Asembleo de Ĉinio devas esti utiligataj interpretistoj por traduki la paroladojn de la deputitoj el diversaj provincoj.

En la lasta tempo kreiĝis pluraj novaj komunaj lingvoj. La indonezia lingvo estas kreita surbaze de unu malaja formo kaj ĝi devas servi kiel komuna lingvo por 70 milionoj da personoj. En Afriko la hausa-lingvo fariĝas rimedo de inter- komunikado, kulturo kaj civilizo en Nigerio, dum la suahili- lingvo enkondukiĝas kiel komuna en la tuta orienta angla

Afriko (108).

* * *

Ĉiuj grandaj kaj riĉaj lingvoj estis ĉiam grandparte konscie kreataj el diversaj elementoj. Ju pli multnombraj estis la fontoj, des pli riĉaj estis kaj estas la lingvoj, des pli taŭgaj komunikiloj kaj pensoinstrumentoj ili fariĝas.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки