unu vilaĝo kompreniĝas kun la najbara, unu regiono kun la apuda, formante tiel seninterrompan lingvan kontinuecon (106
). Tamen, inter la unuopaj dialektoj estas kelkaj tiel grandaj diferencoj, ke oni prave povus ilin nomi apartaj lingvoj. Tiel, laŭ la aserto de Meillet mem, LorenanoOrigine tiu komuna franca lingvo estis la lingvo de Parizo kaj en Parizo de la burĝaro. Gi estis fiksita komence de la 17-a jarcento. La ĉefurbo, kiel centro kultura kaj politika, kiel iama reĝa restadejo, en kiu, krome, troviĝas grava universi- tato, donis sian lingvon al tuta Francio. La suda parto de la lando malmulte influis ĝin. Tie la franca lingvo estas fremda. Gi sukcesis altrudiĝi al la urboj, sed en la kamparon ĝi penetras tre malfacile. Sufiĉas travojaĝi la sudajn regionojn de Francio por konvinkiĝi pri tio.
Nu, tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata, konsistas el pluraj elementoj, devenantaj el plej diversaj fontoj.
Kvankam lingvo de Parizo, ĝi estis kaj estas influata ne nur de la diversaj popollingvoj de Francio, sed ankaŭ de tute fremdaj, precipe ĝermanaj, elementoj. En franca etimologia vortaro kun 4.635 radikoj de la franca lingvo, 2.028 devenas el la latina, 925 el la greka, 604 el la ĝermanaj, 96 el la keltaj, 154 el la angla, 285 el la itala, 119 el la hispana lingvoj. El afrikaj lingvoj devenas 6 vortoj, el diversaj aziaj lingvoj 99, el amerikaj indianaj lingvoj 62 kaj el aŭstraliaj kaj polineziaj 2 vortoj. La cetero apartenas al vortoj kun portu- gala, araba, hebrea, hungara, turka kaj slava originoj.
Ankaŭ la hodiaŭa
(106) A. Meillet kaj M. Cohen, en la verko cit. sub (10), emfazas, ke ne estas eble trovi konvenan kriterion por distingi la lingvojn disde la dialektoj kaj la lokaj parolmanieroj.
96
parolformoj. El tiuj dialektoj almenaŭ 9 estas konsiderataj kiel ĉefaj. Pro la pozicio de Londono en Britio kaj pro la monda rolo de tiu lando en la lastaj jarcentoj, la angla konsistas, ankoraŭ pli ol la franca, el diversaj elementoj. Ĝi enhavas amason da latindevenaj vortoj, kiuj en pluraj ondoj penetris la insulojn. Sed ĝi ankaŭ posedas vortojn, kies fontoj troviĝas en la lingvoj greka, franca, germana, itala, hispana, dana,
hebrea, keltaj, ĉinaj praktike en ĉiuj lingvoj de la
mondo. Nur proksimume 40% de la anglaj vortoj apartenas al angla-saksa origino, kiu ja formas la bazon de la angla
lingvo. Ĉiuj aliaj vortoj devenas de aliaj fontoj. Se oni kon- sideras, ke ĉiu el la lingvoj, kiuj donis vortojn al la angla, havas plurajn, ofte eĉ tre multnombrajn praulojn, oni povas ricevi ioman bildon pri la bunteco de la angla vortaro. Prenante abunde vortojn el plej diversaj fontoj, la angla popolo sukcesis riĉigi sian komunan lingvon ĝis tre alta grado. Kiel tia, ĝi fariĝis en sia tuteco potenca instrumento de komunikado kaj de pensado (107
).En Germanio ne ekzistis tia kultura kaj politika centro, kiel en Francio aŭ en Anglio. La literatura