Ne nur en tiu kvalito, sed ankaŭ kiel apartenanto de specialaj sociaj kungrupiĝoj en la kadro de la socia grupo, la individuo kontribuas al evoluigado de la lingvo. Tiusence la lingvo estas la plej demokrata kreaĵo de la homa socio, ĉar ĝi estas produkto de ĉiuj, surbaze de la plej reale ekzistantaj fortoj en la socio kaj surbaze de la efektiva graveco, kiun en difinita tempo havas unuopulo aŭ aparta socia kungrupiĝo en la socio. Tiu graveco - oni komprenu bone - ne estas iu graveco antaŭfiksita por ĉiuj tempoj kaj por ĉiuj sociaj grupoj: ekzemple fizika forto, nombro, ekonomia potenco, socia pozicio, intelektaj valoroj k.s., kvankam ĉiu el tiuj, aŭ pluraj el ili, aŭ ĉiuj en diversaj gradoj povas esti decidaj en tiu aŭ alia socia grupo depende de ĝia karaktero kaj de la fortorilatoj en ĝi. La rolo de elstara individuo - rolo ne neglektebla ankaŭ en la komencaj lingvostadioj - fariĝas ĉiam pli rimarkinda. Poeto, verkisto, filozofo, sciencisto,
88
lingvisto, oratoro, ĵurnalisto - jen nur kelkaj el la personoj, ĉies influo en la konscia lingvokreado forte sentiĝas (102
). Sed ankaŭ aliaj individuoj, malpli gravaj tiurilate, aktive, kvan- kam certe malpli konscie, partoprenas en la evoluigado de la lingvo. Kompreneble, la individuo povas ludi sian rolon nur se lia lingvokrea aktiveco estas konforma al la samtempaj bezonoj de la koncerna homgrupo kaj al la ĝenerala leĝeco reganta la lingvoevoluon (103). La individuo ofte ignoras tiun leĝecon. Tio ne gravas. Se lia lingvoiniciato estas konforma al ĝi, se ĝi taŭgas por kontentigi la bezonojn, la socio - tiu lasta kaj senapelacia leĝdonanto de la lingvo - akceptos la novaĵon kaj ĝi eniros en la lingvon. Se ne, la nova vorto, la nova esprimo, aŭ eĉ la nova gramatika formo, iniciatita de la individuo, perdiĝos senpostsigne. En ĉiu okazo la indivi- dueco de la iniciatinto iamaniere perdiĝas en la komunalingva aktiveco de la socia grupo: hordo, tribo, gento, kasto, klaso, profesio, religia komunaĵo, nacio aŭ internacia hom- grupo sentanta la bezonon pri internacia komunikilo kaj akceptanta la Internacian Lingvon por tiu celo. Tial, regule, oni ne scias kiu individuo evoluigas la lingvon kaj kiom granda estas lia partopreno en tiu lingvokrea agado. La
(102). Jen karakteriza anekdoto: Kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto
(l03) La ideo, ke la lingvo povas esti ŝanĝata de unuopulo, estas tre malnova. Protagoro, unu el la grandaj filozofoj kaj lingvistoj de antikva Grekio, provis starigi kelkajn regulojn pri la genroj en la greka lingvo. Surbaze de tiuj siaj reguloj li volis korekti la tekstojn de 1a eposoj de Homero, ĉar li opiniis ilin malkorektaj. Protagoro ne sukcesis. Li, cetere, ne komprenis, ke la partopreno de la individuo en la evoluigo de la lingvo estas plejparte kondiĉita kaj nur en tre modesta grado libera. Superflue diri, ke ankaŭ Esperanton neniu individuo, neniu aŭtoritato iam povos laŭplaĉe ŝanĝi pro la samaj kaŭzoj, kiuj malebligas tiajn ŝanĝojn en kiu ajn lingvo.
89
personecoj de la unuopuloj senindividuiĝas, fandiĝas en la socia maso. Nur lingvistoj kelkfoje okupiĝas pri ili kaj iam studas ilian influon kaj ilian krean forton koncerne la lingvon. Oni facile povas vidi, ke la lingvokrea agado efektiviĝas laŭ vojoj iom pli kompleksaj ol estas "kontrakto" aŭ "inter- konsento", kiel kelkaj eĉ hodiaŭ opinias!
La lingvokrea agado, do, povas esti pli aŭ malpli spontana, pli aŭ malpli konscia, sed la "konscieco" certe ne faras la lingvon "artefarita" en la senco de "kontraŭnatura", se nur
tiu agado estas konforma al la bezonoj de la kolektivo, kio estas esenca. Tio rilatas al ĉiuj lingvoj inkluzive, kompre- neble, Esperanton.
Malgraŭ la rolo, kiun havas la individuo en la kreado kaj evoluigado de la lingvo, la fakta socia portanto de la lingvo ne estas la individuo, sed ĉiam la kolektivo. Tion perfekte komprenis la genio de D-ro Zamenhof. Tial li rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj kaj lasis, ke Esperanto kresku kaj pro- gresu "laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj". Kaj tio efektive okazis kaj plue okazas.
90
ĈAPITRO V
FORMIĜO DE GRANDAJ KOMUNAJ LINGVOJ