Kiel oni vidas, rilate la lingvon kelkaj faktoroj influas diferencige (disige), dum la aliaj agas unuecige (kuntene). Superflue, diri, ke ilia influo sur la lingvon ne estas simple mekanika, sed tre kompleksa. Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferen- cigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝenerale, agas samtempe, interplektiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ konstraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli gravaj en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Kun la rezervo de la ĵus esprimita penso, en la lasta analizo de ili dependas la
lingvo de la homgrupo. En tiu senco estas korekta la difino de 86
Sapir pri la lingvo kiel "aro da simboloj reflektantaj la tutan fizikan kaj socian fonon, en kiu iu homgrupo estas lokita" (101
).Tiel eksplikiĝas la ekzisto kaj karaktero de lingvoj hordaj, gentaj, tribaj, popolaj, naciaj, internacia, unuflanke; kastaj, klasaj, religiaj, profesiaj eĉ virinaj, aliflanke. Sed se oni ĵetas nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimar- kas, ke
Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la menciitaj faktoj havas unuarangan signifon. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia feno- meno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝuldas siajn formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio. La daŭra, konstanta, rapida graviĝo de tiuj fortoj puŝas la homaron aŭ en abismon de sindetruo; aŭ ĉiujn rasojn kaj naciojn, se ili hontinde rezignas pri siaj ekzistorajto kaj libereco, sub la sklavecan jugon de unu sola; aŭ al integriĝo surbaze de egaleco. En la unua kazo estas superflue paroli pri kiu ajn lingvo. En la dua regos la lingvo de la mondaj mastroj. La tria, sole racia, la plej kredebla kaj akceptinda, signifos pluan internan firmiĝon de la Internacia Lingvo kaj ĝian ĝeneralan aplikon en la mondaj kadroj.
Intertempe, la hodiaŭa lingva stato, plena de evolua dinamismo, donas bildon ne de lingvoj dividitaj inter si per akraj linioj, sed prezentiĝas kiel multkolora eksterordinara
(101) E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 90.
87
kubforma spektro, en kiu la diversaj lingvoj (inkluzive la dialektojn, slangojn kaj aliajn lingvoformojn) simile al koloroj transverŝiĝas unu en la alian, interpenetras sin reci- proke, sed tamen ne nur malsamas horizontale de unu lingva regiono al alia, sed ankaŭ varias vertikale de unu klaso, profesio, okupo kaj simile al alia. Kaj tiel la lingvo en sia tuteco respegulas la aktualan kompleksan socian strukturon kiel la ĝis nun atingitan rezulton de historia evoluo.
3. INDIVIDUO AŬ KOLEKTIVO?
Kiu estas la rolo de la individuo en la kreado de la lingvo?
La socia grupo ĉiam estis kaj estas la supera leĝdona in- stanco de la lingvo. Ĝi, tamen, ne povas krei sian lingvon laŭplaĉe. La lingvo estas, kiel montrite, kondiĉita. Ankaŭ la hazardo sendube ludas sian rolon, sed la hazardo ĉiam efikas sole en la kadro de la ĝenerala leĝeco kaj, sekve, estas nur konsista parto de tiu leĝeco.
La individuo kiel membro de sia socia grupo kaj sekve ankaŭ de la koncerna lingva komunaĵo tute certe partoprenas en la kreado de la lingvo. Sed tiu lia kreado ne estas, nek povas esti, arbitra. Individuo, kiu agus tiel, eksigus sin mem el la lingva komunaĵo.