Читаем Retoriko полностью

de la sofisto Hipio el Eliso. Platono alte estimis lin kaj antaŭvidis en "Fedro", ke Izokrato, kiu tiam estis ankoraŭ juna homo, fariĝos kun la tempo tia oratoro, ke ĉiuj liaj antaŭuloj similos tiurilate al infanoj, ĉar "mia kara Fedro, certa filozofio estas ennaskita en li". Kvankam ankaŭ Izokrato okaze verkadis paroladojn por aliaj, tamen li ne tre ŝatis tiun laboron. Lia vera okupo, al kiu li dediĉis sian grandan talenton kaj sian tutan amon, estis instruado de la parolarto. En la lernejo de Izokrato kiun li fondis en la jaro 392 proksime de la fama Liceo de Aristotelo, edukiĝis la plej bonaj intelektoj de la greka mondo, de la Nigra Maro ĝis Sicilio. Pli ol 40 nomoj de famaj personoj, vizitintaj lian lernejon, estas konataj. Inter la aliaj eminentaj Grekoj, ankaŭ la oratoroj Izeo, Likurgo kaj Hipereido estis liaj lernantoj. Izokrato starigis la bazajn regulojn pri la formo kaj ritmo de la proza stilo entute. Liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ĉi ili estis heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Eŭropo.

Grandegan meriton por la teorio de la parolarto havas Aristotelo (384-322), la plej universala kaj la plej profunda menso de la antikva mondo. En sia verko "Retoriko", skribita inter 322 kaj 320 la granda filozofo donis firmajn principojn

de la parolarto, kiun li liberigis de ĉiuj sofismaj misuzoj kaj artifikaĵoj. La elirpunkto de la retorika teorio de Aristotelo estas, ke oratoraĵo apartenas al la kategorio de artaj verkoj. Se bona oratoro konvinkas - diras Aristotelo - signifas ke eblas eltrovi la kaŭzojn, pro kiuj li atingas tiun sukceson. Ĝis Aristotelo la instruantoj de retoriko okupiĝis ĉefe pri la maniero eksciti la sentojn, elvoki emociojn. Tio, laŭ Aristotelo, povas esti bona, sed ĝi havas nenion komunan kun la vera parolarto, kies fundamenta celo devas esti pruvi la star- punkton de la oratoro. Retoriko instruas paroli dialektike, konvinke kaj tial en ĝiaj bazoj troviĝas la logika rezonado. Majstro de logiko estas ankaŭ majstro de la parolarto, asertas Aristotelo. De la talento de la oratoro dependas ĉu, konsidere la konsiston de la aŭdantaro, li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj. Serĉante la rimedojn de konvinkado Aristotelo diras, ke la plej bona stilo estas tiu, kiu instruas plej multe da aferoj en la plej taŭga maniero. Du specoj de faktoroj kontribuas al la atingo de tiu celo. Al

124

la unua speco apartenas diversaj eksteraj rimedoj, kiaj estas la atestoj kaj aliaj pruviloj. La dua speco konsistas el pluraj rimedoj, nomataj internaj: logika, racia prezentado, moralaj kvalitoj kaj aŭtoritato de la oratoro k.t.p. Tre instrue li pritraktas la meĥanismon de la argumentado, la karakteron de la kunvenejoj, la morojn, la pasiojn. En aparta verketo, "Pri la Stilo", Aristotelo donis kelkajn regulojn pri la elokucio ([28]). Ĉiujn specojn de paroladoj li dividas je tri ĉefaj kategorioj: paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj

117

juĝejaj ( ). Tiu lia divido longtempe restis modelo.

Laŭ Aristotelo, la parolarto estas utila pro kvar kaŭzoj. Antaŭ ĉio ĝi celas korekti la malveron kaj la maljustecon. Due, ĝi ebligas konvinki tiujn, kiuj ne estas alireblaj per la argumentoj de la plej strikta logiko. Trie, ĝi estas sugesta en tiu senco, ke ĝi ebligas diveni la starpunkton kaj la argumen- tojn de la alia flanko, kaj tiel kompletigas la bildon pri la tuta demando. Fine, ĝi havas defendan karakteron kaj, se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo. Aristotelo ne pretervidas, ke la parolarta tekniko povas esti metita en la servon de malvero kaj misuzita por celoj malhonestaj aŭ maljustaj. Al tio li respondas, ke ĉio bona kaj ĉio utila - kun la escepto de la virto mem - povas esti same misuzita: forto, potenco, sano, riĉo, gvida pozicio. Guste la akcentado de la nemisuzebla karaktero de la virto indikas, ke vere granda oratoro povas esti nur tiu, kiu, krom ĉiuj aliaj ecoj, posedas ankaŭ tiun kvaliton kiel la unuan antaŭkondiĉon.

En la helenisma epoko - la lastaj fazoj de la greka kulturo post la konkero de Aleksandro - ne estingiĝis la spirita vivo, sed ĝi tamen perdis sian freŝecon, dinamismon kaj originale- con. Ankaŭ retoriko ne tuj regresis, sed ne plu aperis oratoroj de la klaso de Demosteno, nek retoroj de la antaŭa formato. La plej konataj estas Demetrio el Falero (345-283) kaj Hegezio

En tiu epoko famiĝis ankaŭ pluraj retorikaj lernejoj. En ili oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron. Oratoroj, finintaj siajn studojn en tiuj lernejoj, ĝuis reputacion. Unu el la plej gloraj kaj certe la plej konata retorika skolo estis tiu de Rodio.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки