William Pitt (Lordo Chatham), William Pitt-filo, lia kon- traŭulo C. J. Fox, E. Burke, D. O'Connel, Lordo Russell, Lordo Derby, Disraeli (Lordo Beaconsfield), lia granda kontraŭulo W. E. Gladstone, John Bright, la majstro de la angla parolarto de la 19-a jarcento, por citi nur la plej famajn nomojn, estis samtempe grandaj oratoroj. Ĝuste ilia altnivela elokventeco ne nur helpis al ili en la politika lukto, en la opinidueloj, sed ankaŭ disfamigis iliajn nomojn tra la tuta mondo.
La politika parolarto tre floris ankaŭ en Francio dum kaj post la Revolucio. Mirabeau, Camille Desmoulins, Danton, Robespierre kaj aliaj skuis la tiaman mondon per siaj fortaj paroladoj. Iom poste famiĝis kiel oratoroj Lamartine, Guizot, Montalembert, Gambetta. La militan parolarton evoluigis en Francio precipe Napoleono. Liaj proklamoj al la armeo havas sendube imponan forton kaj ili estis kapablaj entuziasmigi milojn da militistoj. En Francio same tiel tre evoluis la akademia parolarto. La delikataj pensonuancoj, esprimitaj en eleganta franca lingvo, estas por multaj vera modelo de tiaspecaj paroladoj. La membroj de la Franca Akademio ĉiam atentis ne nur al la enhavo de siaj paroladoj, sed ankaŭ al la formo.
La amerika parolarto estas reprezentita ĉefe de Daniel Webster, John Randolf of Roanoke, Henry Clay, John C.
130
Calhoun kaj kompreneble, Abraham Lincoln, tiu fidela kaj konsekvenca fidanto al demokratio, kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn.
Kun la disvastiĝo de la demokratio tra la tuta mondo, en ĉiuj landoj ekfloris aŭ reekfloris la parolarto. Talentaj kaj
elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj. Tamen la retoriko ĝenerale ne estis kaj ne estas instruata.
Post la Dua Mondmilito en kelkaj medioj montriĝis nova interesiĝo pri tiu grava objekto. La venko de la aliancanoj restarigis en granda nombro da landoj demokratajn reĝimojn, kreiĝis gravaj internaciaj asocioj kaj institucioj, la publika vivo ĉie vigliĝis. En tiaj cirkonstancoj ĉiam pli granda nombro da homoj havas la okazon publike paroli. Ne nur politikistoj en la parlamentoj, ne nur advokatoj en la juĝejoj, aŭ pastroj en la preĝejoj, aŭ generaloj antaŭ la soldatoj, sed ankaŭ plej diversaj fakuloj en fakaj asocioj, kunvenoj kaj kongresoj, ankaŭ laboristoj en siaj sindikatoj kaj societoj, ankaŭ studentoj en siaj rondoj, ankaŭ kiu ajn simpla homo en plej diversaj cirkonstancoj. Miloj, centmiloj da homoj tra la tuta mondo ĉiutage publike parolas antaŭ milionoj da homoj.
Ankaŭ en diversaj kulturaj movadoj oni tre ofte estas devigata oratori. El tiuj movadoj la Esperanta okupas unu el la signifaj pozicioj. Homoj, kiuj aktive partoprenas en la disvastigo de la Internacia Lingvo devas en multaj okazoj publike paroli ĉu en sia nacia lingvo ĉu en la Internacia. Unuflanke, ili prezentas la problemon kaj en amikaj rondoj kaj en prelegejoj antaŭ larĝa publiko kaj, tre ofte, per radio. Aliflanke, ili parolas publike en siaj societoj kaj asocioj, dum la naciaj kaj internaciaj kongresoj, en la fakaj kunvenoj kaj kunsidoj, en internaciaj lernejoj kaj en la Internacia Somera Universitato. Al la esperantista junularo prezentiĝas la okazo montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj. Oni ekparolas por diskuti, por venkigi sian starpunkton aŭ por kontraŭbatali la opinion de la aliaj.
Nu, oni devus supozi, ke inter la centmiloj da personoj, kiuj ĉiutage publike parolas en ĉiuj lingvoj kaj en sennombraj okazoj, troviĝas konsiderinda nombro da grandaj oratoroj.
Fakte, sufiĉe ofte oni renkontas personojn abunde paro- lantajn, sed tre malofte oni aŭdas vere bonan, vere grandan oratoron. Parolante publike, oni faras senĉese multege da eraroj kaj eraretoj, kio fuŝas eĉ la plej noblajn sentojn kaj la plej profundajn pensojn. Oni ne atentas al sia eksteraĵo, plej ofte oni legas anstataŭ paroli, oni ne eluzas la voĉon por kolorigi la penson, oni tute bagateligas la karakteron de la ejo, kaj - plej terure - oni ne konas sufiĉe la lingvon kaj tial oni faras fatalajn erarojn. Kiom da fojoj okazas, ke ĝuste pro tiuj kaj similaj eraroj, la oratoro ne nur ne atingas la deziritan efikon, sed, male, ridindigas sin mem kaj la aferon por kiu li luktas!
Precipe gravaj estas la lingvaj eraroj. Ili povas detrui la tutan paroladon. Jen nur du ekzemploj de tiaj fuŝaĵoj: