En la I-a jareento, verŝajne sub la regado de Vespaziano (70-79), la instruado de retoriko ricevis publikan karakteron. Estis fonditaj katedroj de retorikoj. Ĉiu retorika lernejo havis fakte du katedrojn: unu por la sofistika retoriko, nome por la instruado de retoriko kiel arto; la dua por la politika retoriko, nome por la aplikado de la parolarto en la juĝejoj. La publikaj instruantoj de retoriko estis nomataj "sofistoj" kaj tiu nomo havis karakteron de akademia titolo, kiel hodiaŭ "profesoro" aŭ "doktoro". Tiuj "sofistoj" havis, kompreneble, nenion ko- munan kun la antikvaj grekaj sofistoj.
Kvintiliano pentris la idealan oratoron kiel homon tre kleran, saĝan kaj honorindan. Kaj certe la retoriko celis formi precize tian oratoron. Sed en la postaj jarcentoj, kiam la politiko koncentriĝis en la imperiestra kortego, kiam la aŭto- kracio detruis la lastajn restaĵojn de la antikva demokratio kaj baldaŭ eĉ transformiĝis en tiranecon, la parolarto suferis pezajn batojn kaj la retoriko ĉesis esti eduka preparo por la
vivo. La retoriko - tiu bazo de la antikva edukado - fiksadis nun rigidajn regulojn pri la parolado. Grandan atenton oni dediĉis al la paroladoj farotaj antaŭ la imperiestro. Tre detale oni priskribadis kio estas direnda en la komenco de la paro- lado, kio en la mezo kaj kio ĉe la fino. Eĉ la nombro de la vortoj estis fiksita "por ne enuigi tro longe la irnperiestron"!
Tio, kompreneble, signifis la finon de retoriko kiel scienco I28
kaj de parolarto kiel arto. Neniu teorio pri kiu ajn arta branĉo povas doni tute ellaboritan regularon. La teorio povas nur esplori la fundamentajn principojn, la ĉefajn elementojn, lasante al la individueco de la artisto larĝan kampon de aktiveco. Kio validas por ĉiu ajn artobranĉo, validas ankaŭ por la parolarto. Tial la retoriko devas sin limigi al ĝeneralaj konsideroj. Se ĝi tro detaligas la regulojn, fiksante ĉiun ajn bagatelaĵon, ĝi ne plu estas retoriko. Kaj oratoro, kiu sekvus tiujn regulojn sklavece, ne plu estus vera oratoro.
En la akademia sistemo de la mezepoko oni ĝenerale instruis la t.n. sep "liberalajn artojn", kiuj estis dividitaj en du partoj: "
Ekde la 4-a jarcento kaj dum la tuta mezepoko la parolarto vivis plejparte en la ekIezio. Bonaj oratoroj-predikantoj estis la grekaj patroj Bazilo kaj Krizostamo, la latinaj Ambrozo kaj Aŭgusteno. En la 11-a jarcento famiĝis Petro la Ermito, la predikanto de la Unua Krucmilito, kiun li poste mem partoprenis kaj Bernardo, la granda predikanto, kiu alvokadis al la Dua Krucmilito. La plej elstara nomo de la 13-a jarcento estas Tomaso de Akvino. La reformacio vigligis la publikajn diskutojn pri religiaj temoj. En tiuj diskutoj famiĝis ankaŭ kiel oratoroj Lutero (Luther) kaj Kalvino (Calvin).
En la 16-a jarcento komencis regeneriĝi ankaŭ la retoriko. L. Cox skribis la verkon "La Arto aŭ Forto de Retoriko" (1549). Alia anglo, T. Willson, publikigis la verkon "Arto de Retoriko" (1553), kiu entenis la principojn de Aristotelo, de Cicerono kaj Kvintiliano. Proksimume en la sama tempo en
129
Francio estis publikigitaj la traktatoj pri retoriko de Tonquelin (1555) kaj de P. de Courcelles (1557). En Neder- lando Matthijs de Castelein kompletigis sian verkon "Arto de Retoriko"
La politika parolarto, post multaj jarcentoj da dormo, revekiĝis en la lando, kiu la unua sukcesis krei moderne- pokajn demokratajn instituciojn. Kun la evoluo de la brita parlamentismo, ekfloris ankaŭ la politika elokventeco. La plej grandaj politikistoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiaj