La aktoro en la filmo kreas antaŭ la publiko nur de sur la ekrano. . . . Fortaj scenoj, kiuj kortuŝas profunde la publikon, estis eble dekfoje aŭ eĉ centfoje ripetitaj kaj luditaj antaŭ ol la bildo estis allasita al la admiro de la publiko. Nur la teatra aktoro fakte kreas antaŭ la publiko. Sed li kreas nur la formon kaj ne la enhavon. Tiun ĉi lastan kreis la drama verkisto, kiu pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko kaj tiel kontaktas kun ĝi.
Kontraŭe, la oratoro kreas sian verkon antaŭ la publiko mem. Sendube, ankaŭ la oratoro preparas sin, ankaŭ li devas profunde pripensi sian paroladon antaŭ ol ĝin eldiri, sed la elokucio mem okazas tute publike, en senpera kontakto kun la aŭskultantoj. La oratoro ne havas eblecon longe pensi antaŭ ol eldiri la frazon, kiel tion povas fari poeto aŭ alia verkisto. La oratoro ne havas eblecon "forstreki" sian eldiritan frazon, se ĝi ne plaĉas al li. Bona oratoro neniam ellernas parkere sian paroladon, kiel tion faras la aktoro kun sia rolo. Vera oratoro produktas antaŭ la publiko, kio postulas apartan fizikan forton kaj intelektan streĉon. Sed lia arto estas ankaŭ aparte premiata de la publiko, kiu havas eksterordinaran situacion aktive partopreni en tiu arta kreado. Ĉar, se la
134
oratoro per sia parolado povas profunde impresi la aŭskul- tantaron, same tiel la publiko povas multe influi la oratoron. En tiu reciproka influado naskiĝas la granda oratoraĵo kiel preskaŭ komuna verko de la oratoro kaj de la publiko. Tio donas apartan ĉarmon al la parolarto.
Pro la karaktero de la parolarto, en kiu troviĝas tri elementoj, nome la oratoro, la publiko kaj la parolado mem, estas plej logike, ke la retoriko, do la teorio pri la parolarto, sekvu la saman dividon.
Estas menciinde, ke la antikvaj instruantoj pri parolarto dividis la retorikon je tri partoj laŭ alia kriterio. La unua parto rilatis al t.n. invencio (latine
kiu rilatas al skizo de la paroladplano. La oratoro, post kiam li havigis al si sufiĉan materialon, ordigas ĝin, decidas pri la enkonduko, pri la sinsekvo de la argumentoj kaj pruvoj, pri la fina konkludo. Li antaŭvidas diversajn situaciojn kaj decidas kiel li agos kaj reagos en tiu aŭ alia situacio.
Fine, la tria parto, nomata elokucio (latine
118 л
tis la eldiron mem de la parolado antaŭ la publiko ( ). Ĝi estas, laŭ Cicerono kaj laŭ Kvintiliano, la plej grava kaj samtempe la plej malfacila parto de la retoriko.
Tiu divido, kvankam tre taŭga kaj ankaŭ hodiaŭ valida por analiza studo de la parolado mem, ŝajnas tamen ne sekvinda, ĉar ne sufiĉe kompleta. Granda majstro komparis foje la paroladon al ludo de pilko. En tiu ludo, krom la pilko
ĈAPITRO IX
FIZIKAJ ECOJ DE LA ORATORO
I. ASPEKTO
Estas neeble diri kian fizikan aspekton devus havi la oratoro. Por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj. Bona oratoro povas esti alta aŭ malalta, juna aŭ maljuna, dika aŭ maldika. Lia fizika aspekto ne multe gravas, se li scias adapti al ĝi sian parolmanieron, sian sinte- non, sian eksteraĵon kaj precipe sian voĉon. Ĉefa afero estas eviti la malproporcion. Tre malalta homo, ekzemple, aspektos ridinde, se li eluzos sian plenan voĉon kaj preskaŭ kriegante faros la tutan paroladon. Same tiel ridinda aspektus grande- gulo, kiu daŭre parolus per ia milda, dorlota voĉo. Malalta homo devas atenti sian malaltecon kaj klopodi korekti ĝin.
Tiucele li povas tre bone uzi malgrandan podion, se li ne havas okazon paroli de sur loko, troviĝanta almenaŭ iom super la nivelo de la aŭdantaro. Aliflanke, tro alta homo devas nepre eviti paroli de sur altaj podioj kaj katedroj. En ambaŭ kazoj temas pri paroladoj farataj starante, do pri tipaj paroladoj. Se oni parolas sidante, kio regule okazas en la universitatoj kaj en aliaj lernejoj, tiam la sidloko de la parolanto devas troviĝi iom pli alte ol la sidlokoj de la aŭskultantoj.
Se oni ne povas starigi pozitivajn postulojn pri la aspekto de la oratoro kaj pri liaj fizikaj ecoj ĝenerale, tamen oni povas
137