Tiurilate ankoraŭ unu punkto estas konsiderinda. La oratoro nepre devas havi la eblecon levi kaj mallevi sian voĉon dum la parolado. Li devas adapti ne nur la rapidecon kaj la inten- secon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo al la enhavo de la frazo. Por povi taŭge altigi aŭ malaltigi la voĉon, li devas ĉefe uzi la mezajn registrojn de sia propra voĉo, tiel ke li povu facile, kiam necese, preni la pli altajn aŭ la malpli altajn. Ankaŭ el tiu vidpunkto la baritona voĉo pleje konvenas. Ĝi estas la normala, meza homa voĉo, kiu, sekve, senĝene povas iom altiĝi aŭ malatiĝi. Kontraŭe, la personoj kiuj havas basan voĉon devos ĝenerale paroli en la plej altaj registroj de sia voĉo. Ili do malfacile povos ĝin levi, kiam la enhavo tion postulos, kaj preskaŭ neniam ili povos uzi siajn plej profundajn tonojn. Inverse, por la tenoroj estas konsilinde uzi la plej malaltajn registrojn. Tio malfaciligos la pluan malaltigon kaj aliflanke ankaŭ ili malfacile povos uzi iujn tonojn - siajn plej altajn. Sekve, kaj la basoj kaj la tenoroj havas malavan- taĝojn kompare kun la baritonoj, kiuj ĉiam povas preskaŭ plene eluzi la tutan amplekson de sia voĉa registro. Tio, kompreneble, ne signifas, ke homoj havantaj basan aŭ tenoran voĉon, ne povas esti bonaj oratoroj. Tio nur signifas, ke baritonoj povas pli konvene eluzi sian voĉon.
El la virinaj voĉoj, pro la samaj kaŭzoj, la mezosopranoj estus la plej taŭgaj. Konsiderante, tamen, la troan altecon de ĉiuj virinaj voĉoj, oni povas taksi la kontraltan voĉon pli konvena. Bela, sonora kontralto, eĉ se ĝi malleviĝas al la plej malaltaj tonoj, ne ĝenas.
Ĉiu oratoro - senkonsidere al la voĉo, kiun li posedas - devas senĉese flegi tiun instrumenton de sia arto. Bedaŭrinde, la granda plimulto de personoj, kiuj parolas publike, dediĉas
preskaŭ nenian atenton al sia voĉo. Ili ne uzas ĝin por plifortigi aŭ por mildigi la sencon de siaj vortoj; ili ne utiligas la voĉon por meti la punktojn, komojn, dupunktojn kaj la aliajn interpunkciojn. Ili entute bagateligas la voĉon kaj malatentas ĝian signifon en la parolado. Ne temas, kom- preneble, ĉi tie pri la korektado de voĉaj mankoj, kiaj, ekzem- ple, la fajfado, siblado, aŭ eĉ balbutado. Temas pri normalaj voĉoj, kiuj havas neniun specialan mankon, sed kiuj ankaŭ ne estas flegataj.
Ne estas eble doni precizajn regulojn pri la ĉiuflanka eluzo de la voĉo en la parolado. Ĝi ne estas ebla, unue, tial, ĉar ne nur la diversaj specoj de paroladoj, sed ankaŭ ĉiu unuopa parolado kaj ĉiu aparta frazo, eĉ ĉiu vorto postulas apartan nuancon de la voĉo. Due, en la kadro de kelkaj ĝeneralaj principoj, ĉiu oratoro devas mem esplori la eblecojn de sia voĉo kaj taŭge eluzi tiujn eblecojn en diversaj cirkonstancoj.
Estas, tamen, eble atentigi al kelkaj gravaj flankoj de la pritraktata afero. Precipe oni devas atenti al la alteco, al la rapideco, al la intenseco kaj al la koloro de la voĉo.
Jen kelkaj konsiloj koncerne tiujn punktojn.
(a)
Multaj oratoroj ne atentas tiun fakton. Plej ofte ili parolas monotone, ĉiam per la sama alteco de voĉo. Kutime tio estas la meza alteco. Tamen, ekzistas ankaŭ oratoroj, kiuj, ĉu pro ekscitiĝo ĉu pro alia kaŭzo, inklinas paroli per la plej altaj tonoj de sia voĉo. Dum la tuta parolado, kiu ofte daŭras eĉ pli ol horon, ili per sia alta voĉo traboras la orelojn de la
aŭskultantoj, kiuj sentas post ioma tempo vere fizikan dolo-ron. Aliaj parolantoj komencas ĉiun frazon per malpli alta tono kaj finas ĝin per la plej alta. Tio okazas tute senpripense kaj sensence. Post kelka tempo la aŭskultantoj ne plu kapa- blas sekvi la ideojn de tia oratoro, ĉar ili nur aŭdas kon- stantan, monotonan voĉon, kiu regule, endormige leviĝas de ĉiam sama tono al alia, denove ĉiam sama tono. Aliaj personoj, parolante publike, komencas ĉiun frazon per iu malalta tono, altigas la voĉon ĝis la mezo de la frazo kaj
141
malaltigas ĝin denove ĉe la fino. La voĉo, do, similas al bela, regula parabolo. Sed ankaŭ en tiu ĉi okazo la oratoro ne atentas la enhavon. Senkonsidere al la senco de la frazo, li tute regule altigas kaj malaltigas sian voĉon. Tiu voĉa "dancado" okazas tute sendepende de la eldirataj pensoj. Multaj oratoroj ne scias meti punkton kaj la aliaj n inter- punkciojn. Ili simple elverŝas vorton post vorto, frazon post frazo, ĉiam laŭ la sama maniero.