La rapideco de la parolado parte dependas de la bona kono de la lingvo. Ju pli ofte oni uzas iun lingvon, ju pli intime oni konatiĝis kun ĉiuj ĝiaj nuancoj, des pli facile la penso trovas adekvatan esprimon, des pli rapide oni povas paroli. Se la parolanto devas cerbume serĉi la vorton, se li hezitas inter du aŭ pluraj vortoj, ĉar li ne konas sufiĉe ilian signifon, tute certe li ne povos rapide paroli. Tial estas tre malfacile paroli en fremda, ne sufiĉe konata lingvo. La parolanto, en tiu okazo, estas devigata ne nur uzi nur tiujn vortojn, pri kiuj li disponas, sed li ankaŭ riskas uzi ilin malkorekte. Tio heziti- gas lin kaj devigas lin paroli tre malrapide, malflue. Ĝi antaŭ ĉio rilatas al ĉiuj fremdaj naciaj lingvoj, kiuj pro siaj teruraj malfacilaĵoj estas preskaŭ neellerneblaj por alilandanoj ([29]). Ĝi ne koncernas la Internacian Lingvon, kiun ĉiu persono povas bone ellerni en multe pli mallonga tempo ol sian propran nacian literaturan lingvon.
En ĉiu okazo bona scio de la lingvo ebligas rapidan asoci- igon inter la vorto kaj la ideo, kaj tial ĝi estas antaŭkondiĉo de plena regado super la rapideco.
Se oni esceptas la eventualajn difektojn kaj mankojn de la voĉorganoj, ĉiu persono povas atingi - per pli aŭ malpli longa ĉiutaga ekzercado - sufiĉe grandan rapidecon de la lingvo. Oni devas laŭte legi bonajn tekstojn, precipe skribitajn paroladojn de grandaj oratoroj, klopodante atingi kiom eble
estu konservita. Tiel oni sukcesos tute certe alkutimigi la langon al rapida elparolo de la vortoj kaj de la frazoj. Kiam oni atingas tion, tiam facile oni povas konscie reguligi la rapidecon. Bona kuranto, ja, povas iri tre malrapide, se li tion volas, sed peze moviĝema homo neniam povas fariĝi bona kuranto!
Multaj personoj, kiuj parolas publike, tute ne atentas la rapidecon de la parolado. Ili parolas aŭ rapide aŭ malrapide laŭ sia kutimo el la ĉiutaga vivo, sen ia ajn konsidero al la enhavo de la parolado aŭ de ĝia parto, al la ejo en kiu ili parolas, al la nombro kaj konsisto de la publiko k.t.p. Kaj tamen, ĉiuj ĉi faktoroj estas decidigaj por la elekto de taŭga rapideco.
Ofte okazas, ke oni parolas ne nur monotone, sen iu ajn modulado de la voĉo, sed ankaŭ tro malrapide dum la tuta parolado. Estas aŭdeblaj paroladoj, en kiuj la parolanto ne uzas pli ol 40 vortojn en minuto. Kaj tio daŭras ne dum parteto de la parolado, sed dum la tuta tempo. La enuiga, malrapida voĉo de la parolanto - senkonsidere al la ideoj kiujn li esprimas - elvokas dormemon kaj oscedojn, kaŭzas malatenton. Des pli, ke la plimulto de la publiko regule finas en sia menso la frazon de la oratoro pli frue ol li mem!
Alia tipo de publika parolanto estas tiu, kiu parolas tro rapide: kelkfoje ĝis 180, eĉ ĝis pli ol 200 vortojn en unu minuto. Ankaŭ tia parolanto, se li konstante uzas tiun grandegan rapidecon, faras eraron. Li, unue, riskas ne elparoli klare la vortojn kaj tial esti nekomprenata eĉ de la plej atentaj aŭskultantoj. Due, li riskas miselparoli la vortojn kaj tiel elvoki tute alian ideon. Fine, la monotona torenta elverŝo de vortoj elvokas post iom da tempo la malatenton de la publiko. La aŭskultantoj, kiuj komence klopodis sekvi la parolanton, laciĝas, ne plu sekvas liajn pensojn, sed nur de tempo al tempo kaptas kelkajn vortojn aŭ kelkajn frazetojn.
Bona oratoro konscie reguligas la rapidecon de sia parolado. Supozante, ke li ekregis bone kaj la lingvon kaj la langon, li povas decidi kiel rapide li parolos en diversaj cirkonstancoj. Li havas je dispono vere grandan skalon: de 60 ĝis proksimume 180 vortoj en minuto!
Kiel, do, paroli? Ĉu rapide aŭ malrapide?
Antaŭ ol respondi al la demando, estas necese scii kian impreson donas la meze rapida kaj kian la meze malrapida parolmaniero.
Oratoro, kiu parolas prefere malrapide, impresas kiel homo, kiu ellernis parkere certajn frazojn aŭ la tutan paroladon; kiel homo, kiu antaŭ la publiko nur klopodas rememori pri la hejme preparita teksto; kelkfoje kiel homo, kiu malfacile kaj peze pensas, kiu malfacile kreas. Krome, la malrapideco nepre nervozigas tiujn aŭskultantojn, kiuj rapide pensas.
Oratoro, kiu prefere parolas rapide, impresas kiel homo, kiu antaŭ la publiko formas sian penson kaj vestas ĝin en konvenan lingvan vestaĵon. Tial li estas pli senpera, pli proksima al la publiko. Lia scio kaj plena rego de la priparo- lata afero estas pli evidenta. Oni rimarkas, ke li bone konas tion, pri kio li parolas, ke la afero estas al li plene klara. Ĉio ĉi estas tre grava el psikologia vidpunkto. La oratoro devas ne nur esti klera kaj firma, sed ankaŭ lasi impreson de firmeco, de certeco, de klereco. Tio sendube helpos al li en la argumentado.