Se la oratoro komencas paroli meze rapide, li povas bone, tuj en la komenco, rimarki ĉu la rapideco taŭgas kaj, se necese, li povos ĝin ĝustigi. Poste, en la plua evoluigo de siaj pensoj, li parolos pli rapide precipe en la partoj, kiam li devos altigi la voĉon. En la partoj fortaj, tre dinamikaj, amasigante la vortojn por doni la necesan koloron al ŝvelinta penso, la oratoro parolos pli rapide. Ofte okazas, ke unuopa vorto preskaŭ perdas sian ordinaran sencon, sed ke pluraj tiaj vortoj, vicigitaj rapide unu post la alia, elvokas tian senton kaj tian koncepton, kiu ne identas al la adicio de ĉiuj tiuj vortoj, prenitaj unuope. Temas pri preskaŭ impresisma efiko. En tiaj okazoj, kompreneble, estas ne nur nenecese paroli malrapide, apartigante klare vorton de vorto, sed tio eĉ estus granda eraro. Ne gravas ĉi tie la preciza senco de ĉiu unuopa vorto, sed gravas ilia komuna impreso, la ĝenerala koloro kiun ili produktas kiel tuto. Ĝuste tial estas necese elparoli ilin torente rapide. Sed, kiam oni atingis la necesan agordon, kiam venis la momento por eldiri la kulminan penson de la koncerna paroladparto, tiam oni devas subite malrapidigi la paroladon, elvoki tiamaniere la atenton al io
148
grava, kio sekvos, kaj tiam malrapide eldiri la ĉefan ideon.
Oni nepre devas malrapide paroli, kiam oni, legante, citas ion, ĉar la skriba stilo estas ĉiam pli peza ol la parola stilo. Same tiel oni devas malrapide elparoli ciferojn, diversajn formulojn, nomojn de personoj, de verkoj, de urboj k. s. Se eble, precipe en sciencaj prelegoj, estas konsilinde skribi tiujn malfacile aŭdeblajn kaj peze kompreneblajn erojn sur la tabulon. Ĝenerale, la pezaj partoj de parolado devas esti eldiritaj malpli rapide. Ju pli peza kaj nefacile komprenebla la penso, des pli malrapide ĝi estas eldirenda. Fine, la emociajn partojn de parolado estas pli bone eldiri malrapide, dum la ekscitajn partojn oni kutime eldiras pli rapide.
En ĉiuj aliaj partoj oni ĝenerale konservu la mezan rapi- decon.
La rapideco neniam ĝenu la klarecon. Se iu persono, paro- lante tre rapide, rimarkas ke, ĝuste pro la rapideco, la vortoj ne plu estas klaraj, prefere li aŭ ŝi rezignu pri la rapideco ol pri la klareco.
La klarecon oni atingas per korekta elparolo de ĉiu vortero, do de ĉiu litero. Jam Platono en sia verko "Kratilo" dividis la literojn je sonoraj, aŭ - kiel li diras - havantaj voĉon, kaj literoj nesonoraj, ne havantaj voĉon. Tiu ĉi divido estas ĝenerale akceptita ankaŭ hodiaŭ.
La unuaj, nome la sonoraj literoj, estas la vokaloj, dum al la dua kategorio apartenas la konsonantoj. La sonoj pure vokalaj, nome
Ekzistas ankaŭ konsonantoj, kiuj formiĝas sen kompleta interrompo de la aera fluo. Ili estas
En la formiĝo de la eksplodaj konsonantoj aŭ plozivoj la forto de la aerfluo kvazaŭ eksplode supervenkas la obstaklon. Tiuj konsonantoj estas
Se la malhelpo al la aerfluo estas plena, sed dum la eksplodo ĝi tamen ne ĉesas tute, kreiĝas la eksplodo-frotaj konsonantoj aŭ afrikatoj: